Forumo
Temoj / Movado / Ĉu novaĵojn pri la brazila leĝo pri esperanto?
kristof
Saluton!
Ĉu iu povus doni novaĵojn pri la stato de la iam preparata leĝo en Brazilo pri esperanto en lernejoj? Antaŭdankon! |
Katalin
Bona demando, Christophe.
Mi plsuendos ĝin al kelkaj kolegoj tieaj kaj mem provos informiĝi vizitante Brazilon kaj eventuale renkontante kelkajn deputatojn post 3 semajnoj. |
leandro_abrahao
Nia urbo (Uberlândia-MG, Brazilo) aprobis en 2000 leĝon (n-ro 7722) laŭ kiu la urbaj bazlernejoj rajtas, kun financa apogo de la urbestraro, enkonduki Esperanton ekde la 5-a klaso. Ĝis nun neniu lernejo profitis de ĝi. Nu, la leĝo ekzistas. Kion fari el ĝi, jen la defio.
Alkroĉita dosiero: 9024_1402087832.doc |