Forumo

TemojMetiejoPrezento de frazo-konstruo (materialo por budo)

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2011-06-17 08:18:29

Jen la fotoj de materialo, kiun mi faris por prezento de esperanto en budo.
Mi jam vidis plurajn faritajn de amikoj. Mi konservis plurajn el iliaj ideoj, sed plibonigis ilin .
- tabulo kun reloj por instali la pecojn (3 linioj sufiĉas)
- ĉiuj pecoj estas samkoloraj, sed baze de ĉiu estas diversaj koloroj, kiuj estas utilaj por la reordigo de pecoj post la ludo. Dum prezento sur reloj, tiuj koloroj estas kaŝitaj malantaŭ la reloj.
- la homoj kiuj ludas per tiu ludo povas mem reordigi la pecojn. Tiucele mi faris murojn kaj ĉambrojn por ĉiuj kategorioj de vortoj.
- mi skribis france por franca publiko, sed oni povas skribi en aliajn naciajn lingvojn aŭ en esperanto.

 JPG Alkroĉita dosiero: 7823_1308298709.jpg

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2011-06-17 08:20:01

jen la aliaj fotoj.

 JPG Alkroĉita dosiero: 7823_1308298801.jpg

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2011-06-17 08:25:52

Foto de la reloj sur tabulo 45x35 cm
La skatolo por pecoj: 60x40 cm

 JPG Alkroĉita dosiero: 7823_1308299152.jpg

Katalin
afiŝita je 2011-06-22 08:49:41

Kara Ginette, koran dankon pro via valora materialo. Mi esperas, ke pluraj kolekgoj dediĉos tempon por realigi la saman aŭ similian materialon kaj uzos ĝin efike.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.