Forumo

TemojEsperanto-centrojSkoltisma Internacia Pedagogio

Macovei
afiŝita je 2011-08-21 11:48:17

En la elementa lernejo 4 de la banurbo Vatra Dornei (nordo de Rumanio)de kvar jarojaktivas grupo kun skoltisma programo. Ĉi aŭtune, mi, la instruanto lanĉos manilustritan fantazian kurseton laŭ la temo "Legado kaj Naturo per Esperanto", en kvin ŝtupoj , por la lernantoj 12-21 jaraj. La lernantoj kontribuos al la unupaĝaj kurseroj per ilustraĵoj. Dume, estas pretigita la kurseto por la unua ŝtupo (12-13 jaraj). La startpunkto por ĉiu kursero estas literatura teksto de la tutmonda literaturo. La ilustraĵoj estas ligitaj per komunik-segmentoj. Samkiel en la lerneja literatura analizo prezentiĝas la personoj, la spaco kaj la tempo, allogaj mesaĝoj, nomoj de plantoj kaj bestoj, paronimaj vortoj. por tio uzendas kvar koloroj. Ĉio mane farendas, escepte de la eltondaĵoj.
Nicolae Macovei, kreinto, instruanto

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.