Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojPersa lingvo

Mahmud
afiŝita je 2011-09-28 20:08:57

Mi amas vin. (Dusatat daram.دوستت دارم) Ĝi estas bela frazo. Pro tio mi elektis ĝin kiel la unua frazo en la persa lingvo.

Mahmud
afiŝita je 2011-09-28 20:36:21

"Ĥáste nábaŝi." aŭ " - nábaŝid." la unua singulara kaj la dua pli etikeda pro la pluraleco. La irananoj diras unu al la alia tiam, kiam ili laboras, aŭ en la fino de la tago post laciga labortago, aŭ anstataŭ "saluton".

Katalin
afiŝita je 2011-10-04 22:40:40

Dankon pro la enskriboj kaj kontribuo. Amike, Katalin

Mahmud
afiŝita je 2011-10-09 21:35:19

Nedankinde, kara Katalin! Mi dankas al vi pro viaj senlaca laboro kaj granda energio.
Sanon kaj feliĉon.
Amike, Mahmud.

Mahmud
afiŝita je 2012-01-19 12:05:41

Aĥejŝ! estas ekkria vorteto, kies signifon en Esperanto mi ne scias. Ĝin ni aplikas kiam ekzemple ni sidas sur meblon aŭ ni kuŝas sur la liton kaj sentas komforton kaj pro tio ĝojon, ni elparolas tiun ekkrian vorteton: "AĤEJŜ". Aŭ en aliaj okazoj kiel finiĝo de streĉita laboro, aŭ tiam, kiam ekzemple nia infano ne akceptas nian admonon ne fari danĝerajn ludaĵojn k.t.p kaj ricevas iajn difektetojn kaj ofte ploras pro tio, ni diras, "Aĥejŝ, delam ĥonak ŝod."

tukero
afiŝita je 2012-01-20 23:31:02

Respondi

Mahmud
afiŝita je 2011-09-28 20:36:21
"Ĥáste nábaŝi." aŭ " - nábaŝid." la unua singulara kaj la dua pli etikeda pro la pluraleco. La irananoj diras unu al la alia tiam, kiam ili laboras, aŭ en la fino de la tago post laciga labortago, aŭ anstataŭ "saluton".

Laŭ mia opinio estus agrable ricevi iom laŭvortan tradukon de la nomita esprimo. Laŭ miaj modestaj scioj de la persa (farsia) tiu saluto signifas "ne malsanu". Ĉu mi pravas aŭ maltrafis? Kore salutas
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.