Forumo

TemojMetiejoBookbox: fabelo en esperanto

Arbofeo
afiŝita je 2011-10-07 19:44:38

Saluton,

mi plusendas informon de Jacques Baratié, kiu malkovris ke Bookbox, retejo kiun mi ne antaŭe konis, ĉeretigis fabelon en esperanto http://www.youtube.com/watch?v=_fmqZmaojaA, kiun mi taksas senerara kaj beleta. Tiun fabeleton oni certe povus utiligi por kursosesio kaj krei pri ĝi instrumaterialon.

Katalin
afiŝita je 2011-10-07 19:45:24

Jes, ni jam havas ĝin en nia FILMEJO.

(Eksmembro) viki333
afiŝita je 2011-10-21 16:44:51

Devas esti honesta kaj afable diri ke tio estas farita de Nicole Else de Aŭstralio
http://www.ipernity.com/home/158659
pro tio ĉar kiam mi estis en Ipernitio aliuloj dankigis sin mem kun miaj elsendoj-mi forlasis ĝin-VERO VENKOS CERTE

Katalin
afiŝita je 2011-10-21 18:26:27

En la filmejo tio estas indikita!!!!!
Kiam la afero aperis en la reto, eĉ tiujn indikojn mi devis esplori, ĉar ili estis kaŝitaj.

Arbofeo
afiŝita je 2011-10-25 16:28:21

Jen alia animacia filmo, sed ne ĉe bookbox. Krome, la teksto estas deklamata kiel poezio, do ne facile komprenebla por lernantoj.

http://www.youtube.com/watch?v=MJOEFdD-29s

Estus interese havi la originalan tekston, por ke lernantoj eble unuafoje studu la tekston, imagu kaj rakontu la rakonton, kaj poste, la instruisto spektigas la filmon kaj la lernantoj povas kompari kun tio, kion ili imagis antaŭ ol spekti.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.