Forumo

TemojPri edukado.netMistera reklamo pri edukado.net

Kia estas tiu ĉi reklamo?

Katalin
afiŝita je 2011-11-20 16:50:08

Mi ĵus trovis la sube aldonitan reklamon, kiu ŝajnas esti la nia, sed mi mem havas neniun rilaton al ĝi, eĉ ne scias kiu faris ĝin.
Kion vi opnias pri tiu reklambildo?

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1321807808.jpg

laszlo
afiŝita je 2011-11-21 18:49:44

Mi aldonas sepan opcion:

O Malefika - (atentu: ne neefika)

Katalin
afiŝita je 2011-11-21 18:56:15

Mi ne plu povas modifi la voĉdonformularon, ĉar tio signnifus manipuli la rezulton. Do, via adjektivo restos nur en la listo sube... Dankon pro via subteno. Katalin

kolombisto
afiŝita je 2011-11-23 16:23:26

Laŭ mi la Mistera reklamfiguro estas altruda, montras sian buŝegon grandan kiel necesas kriegi: Estas fajro...estas fajro. Pardonu eblas malefika, infaneca, sed eblas ektimiga. Kompreneble reklamteksto estas bona kaj helpas ekkomprenigi ke ne estas fajro. Do, mi pensas ne decas al lingvo esperanto.

tukero
afiŝita je 2013-01-07 19:55:54

Ŝajnas ke la vera reklamcelo estas en la suba maldekstra angulo, kie indikiĝas retejo de rapidmanĝaĵa entrepreno. Sed kiu estas la celgrupo?

Katalin
afiŝita je 2013-01-07 20:07:47

Ĉu vi skribas pri la malnova bildo de tiu ĉi fadeno aŭ pri la nuntempe supre videlaj reklamoj?

Mi kaptas la okazon skribi pri la reklamoj supre. De du semajnoj ni faras eksperimenton lasante aperi guglo-reklamojn, ĉefe kulturajn, rilatajn al komputiko kaj lingvoinstruado/lernado.
Ni faras tion por eksperimenti pri tio, kiom da mono tio povos porti monate al la retejo, ja ni vere bezonas ĉiujn groŝojn.
Kompreneble ne ĉiukaze, kaj se la enhavo tro ĝenas aŭ la sumo tro malgrandos, ni tuj ĉesos la eksperimenton kaj plu preĝos kaj esperos je la helpo de la membroj. Mi petas vian paciencon kaj komprenon.

Arbofeo
afiŝita je 2013-01-08 11:44:45

Ne profesi-aspekta.

tukero
afiŝita je 2013-01-08 23:16:11

Mi skribis pri la supra alkroĉaĵo.

Kore salutas Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.