Forumo
Temoj / Novaĵoj kaj anoncoj de la membroj / Io´2012
luisladeira
Alvoko al cxiuj instruistoj, kiuj deziras praktiki Esperanton sur la
kampo de sciencpopularigo. Pro la 400a jaro post malkovro de satelito Ioo studita de Galilejo ; Pro la 350a jaro post kalkulado de la lum-rapido danke al sama satelito Ioo ; Pro la 50a jaro post ekaktivo de la junaj astronomoj esperantistoj de Zagrebo (Tragedio en la universo, Primosxteno, Homo kaj kosmo, ktp.) ; Pro la 20a jaro post forpaso de ilia gvidanto Gabrijel Divjanovicx ; Pro la 4a jaro post nia sukcesa eksperimento Eratosteno pri mezurado de nia planedo ; Ni lancxis tutplanedan priastronomian eksperimenton por lernantoj kaj amatoroj : Io 2012 ! Dum pluraj monatoj ni fotos la rondiradon de Ioo cxirkaux Jupitero. Tio ebligos al lernantoj studi la funkciadon de la planedoj, kaj kompreni la trakosmajn vojagxadojn, kaj malkovri mirindajxojn, ktp. Sed ni bezonas helpadon, por akiri la fotojn de kiel eble plej multnombraj eklipsoj de Ioo. Nur kunlaborado tra la mondo ebligos tion. Nur Esperanto. Estos des pli bone se en via loka grupo kunigxos nesciencistoj kun astronomoj, neesperantistoj kun samideanoj. Cxiu grupo bezonos nur etan teleskopon kaj fotilon. Vi trovos informojn : - en revuo Zagreba Esperantisto, numero 2011/5 ; - cxe retejo Ipernity, en nia grupo Io 2012 ; - cxe retejo globusoj.org, kie trovigxas ankaux afisxo. - per la adreso dominik@globusoj.org. Gxis tre baldaux en la eksperimento, cxar gxi jam komencigxis. |
esocom
Interesa afero. Mi invitas vin konigi la aferon ankaŭ en per.esocom.de.
|