Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojIo´2012

luisladeira
afiŝita je 2011-11-28 22:47:23

Alvoko al cxiuj instruistoj, kiuj deziras praktiki Esperanton sur la
kampo de sciencpopularigo.

Pro la 400a jaro post malkovro de satelito Ioo studita de Galilejo ;
Pro la 350a jaro post kalkulado de la lum-rapido danke al sama satelito
Ioo ;
Pro la 50a jaro post ekaktivo de la junaj astronomoj esperantistoj de
Zagrebo (Tragedio en la universo, Primosxteno, Homo kaj kosmo, ktp.) ;
Pro la 20a jaro post forpaso de ilia gvidanto Gabrijel Divjanovicx ;
Pro la 4a jaro post nia sukcesa eksperimento Eratosteno pri mezurado de
nia planedo ;

Ni lancxis tutplanedan priastronomian eksperimenton por lernantoj kaj
amatoroj :

Io 2012 !

Dum pluraj monatoj ni fotos la rondiradon de Ioo cxirkaux Jupitero. Tio
ebligos al lernantoj studi la funkciadon de la planedoj, kaj kompreni la
trakosmajn vojagxadojn, kaj malkovri mirindajxojn, ktp. Sed ni bezonas
helpadon, por akiri la fotojn de kiel eble plej multnombraj eklipsoj de
Ioo. Nur kunlaborado tra la mondo ebligos tion. Nur Esperanto.

Estos des pli bone se en via loka grupo kunigxos nesciencistoj kun
astronomoj, neesperantistoj kun samideanoj. Cxiu grupo bezonos nur etan
teleskopon kaj fotilon.

Vi trovos informojn :
- en revuo Zagreba Esperantisto, numero 2011/5 ;
- cxe retejo Ipernity, en nia grupo Io 2012 ;
- cxe retejo globusoj.org, kie trovigxas ankaux afisxo.
- per la adreso dominik@globusoj.org.

Gxis tre baldaux en la eksperimento, cxar gxi jam komencigxis.

esocom
afiŝita je 2012-02-11 12:23:08

Interesa afero. Mi invitas vin konigi la aferon ankaŭ en per.esocom.de.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.