Forumo

TemojMetiejoLerniloj en kiom da lingvoj?

KuboF
afiŝita je 2011-12-10 20:28:55

En la dokumento Ĝisdate pri Esperanto de UEA estas mencio ke ekzistas lerniloj de Esperanto en pli ol cent lingvoj. Ĉu vi havas iun plian fonton asertantan la samon? Ju pli fidindan des pli bone. Prefere eĉ kun (almenaŭ simpla "eltranĉita" ) listo aŭ io simila por ke klaru ke veras la asertaĵo.

Katalin
afiŝita je 2011-12-10 20:40:44

Bv. rigardi eble tiun ĉi kaj la tutan TALK/kompleton: http://www.edukado.net/biblioteko/libroj?iid=22799.
Tiu estas kompelto, pere de kiu el pli ol 100 lingvoj oni povas lerni Esperanton. Ĉu tion vi celas?

KuboF
afiŝita je 2011-12-10 22:22:49

Dankon Katalin pro la rapida respondo! Jes, tio helpis al mi (mi eĉ ne pensis pri unu lernilo en super ol 100 lingvoj, sed pri super ol 100 lerniloj ĉiu en unu alia lingvo :) ).

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.