Temoj / Esperanto-centroj / CDELI en La Chaux-de-Fonds, Svislando
|
Mireille
afiŝita je 2012-01-02 07:44:59
Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de La Chaux - de - Fonds, Svislando. Tre granda arkivejo pri ĉiuj planlingvoj. Tre granda arkivejo pri Esperanto. Kursejo: ĉiun trian sabaton de la monato okazas kursoj ekde la deka horo ĝis la deksesa horo tridek. Estas tri niveloj. Tutkomencantoj povas partopreni. Librovendejo: en CDELI oni povas aĉeti lernolibrojn, vortarojn kaj aliajn librojn. Por viziti ĝin: bv voki +41 32 967 68 42 aŭ +41 32 926 52 32. La ĉefarkivisto estas Sinjoro Claude Gacond.
|
Aldoni novan mesaĝon