Forumo

TemojPri ĉio ceteraHelpu nin trovi Esperantistojn.

pauxleto
afiŝita je 2012-01-09 06:12:56

Video

Blog-enskribo

Ni filmis ĉi tiujn portretojn dum la UK en Jokohamo (2007) kiel parto de nia dokumentfilmo La Universala Lingvo. Nun la filmo estas
finfarita, kaj disvastiĝas tra la mondo, ni vere ŝatus danki ĉiujn per senpaga DVD. La problemo estas, ke mi iam perdis la paperon, kiu havis ĉiujn nomojn kaj adresojn. Ho ve! Do, ni estus ege dankemaj por ajna helpo rilate al kiu estas kiu. Ni esperas, ke vi eble konas
iun, aŭ eble kelkaj homoj en ĉi tiu filmo kaj helpus al ni konektiĝi.
Bonvolu kontroli, kaj se vi konas iun, bonvolu lasi komenton ĉi tie.
Vi ankaŭ povus peti, ke tiu persono kontaktu nin. Antaŭdankegon pro via helpo, kaj ni esperas, ke vi ĝuos la filmon.
Sam Green kaj "La Universala Lingvo" teamo

 JPG Alkroĉita dosiero: 11485_1326089576.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.