Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoUzante skribilon aŭ uzante skribilo?

Arek
afiŝita je 2012-01-16 12:40:07

Kiel estas ĝuste:
Uzante skribilo Adamo verkis liston.
ĉu
Uzante skribilon Adamo verkis liston.
Kaj kial?

laine
afiŝita je 2012-01-17 11:21:35

Arek skribis:
Kiel estas ĝuste:
Uzante skribilo Adamo verkis liston.
ĉu
Uzante skribilon Adamo verkis liston.
Kaj kial?
Nur "Uzante skribilon" estas ĝusta. Oni "uzas krajonon, plumon, klavaron, komputilon, skribilon". Ankaŭ la participo uzante estas aktiva verbo kaj ĝia objekto bezonas la rolfinaĵon -n.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.