Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojLa kovrilo de Esperanto-revuo

reza
afiŝita je 2012-01-25 08:46:23

La lasta numero de Esperanto-revuo (organo de UEA) aperis kaj ĉifoje mi ŝatus informi pri tio (kun fiero!), ĉar ĉi-numeran kovrilon ornamas la desegnaĵo de unu el miaj Esperanto-lernantoj en baza lernejo, kie mi instruas Esperanton (en sudo de Tajvano). Hazarde la pentranto estas mia filino 11jara, kiu ankaŭ estas en tiu kurso kun 14 lernantoj. La lasta hejmtasko de la semestro estis: desegni bildon pri la 125-jara jubileo de Esperanto! Ĉe mi estas aliaj bildoj de la lernantoj, kiujn mi baldaŭ enretigos.

Vidu la kovrilon kaj la enhavon de la revuo ĉi tie:

http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/12076614

Reza Kheirkhah

 JPG Alkroĉita dosiero: 8067_1327481183.jpg

Katalin
afiŝita je 2012-01-30 01:40:28

Gratulojn, Reza

miropiro
afiŝita je 2012-08-16 21:05:27

Vere bela pentraĵo!

reza
afiŝita je 2012-08-17 03:11:26

miropiro skribis:
Vere bela pentraĵo!
Koran dankon pro via komplimento kiun mi transdonos al Ailin, mia filino.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.