Forumo

TemojEsperanto-centrojSeula Esperanto-Kulturcentro (www.esperanto.co.kr)

leejungkee
afiŝita je 2012-02-21 21:25:00

{ Pri Seula Esperanto-Kulturcentro }Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK / Prez. LEE Jung-kee) estis fondita en la jaro 1991 en Seulo, Koreio por disvastigi Esperanton kaj ricxigi Esperanto-kulturon.

Jen mi prezentas tri cxefajn movadojn de SEK.

* Internacia Renkontigxo tra Esperanto

SEK kaj Esperanto-Populariga Asocio de Japanio komune okazigas 'Internacia Esperanto-Renkonigxo'-n cxiujare alterne jen en Koreio jen en Japanio.

En la jaro 2012, gxia 22-a renkontigxo okaz0s en Kumamoto, Japanio.

Krom tiu cxi evento, SEK estas preta bonvenigi alilandajn samideanojn,kiuj volas konatigxi kun koreaj samideanoj.

Por alilandaj gastoj SEK prezentas gastigantojn kaj arangxas kunsidon por reciproka kulturintersxangxo.

* Cxiu monata kurso de Esperanto

SEK okazigas monatan kurson cxiumonate por civitanoj,kiuj volas lerni Esperanton.

En la jaro 2012, februare la kurso rekordas je 242-a klaso de Esperanto,kio dauxris senpauxze tra 20 jaroj.

SEK dauxrigas sian kurson pro tio,ke sen instruado de Esperanto, nia movado neniel progresos.

* Kultivas Esperanto-kulturon

SEK okazigas monatan kanto-kunsidon en la kafejo LauxliAn,kies mastro estas esperantista muzikisto Lauxli.

Sub lia gvido, cxiumonate esperantistoj kunsidas kaj kantas kantojn en Esperanto.

Kaj en la Kulturcentro trovigxas cx.500 Esperanto-libroj, sonbendoj kaj gazetoj.

Oni povas flari la etoson de Esperanto-kulturo.

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:59:45

SEK tute ne estas "seka" loko rilate la etoson.
Temas pri vigla loko!
Unue oni devas kuraĝe atingi ĝin per longa suprenirado en alta domo.
Mi ne memoras, en la kioma etaĝo la centro situas.
Mi estis tie en la jaro 2008. Vidu la foton!
Bona memoraĵo por mi!

Nuntempe ofte mi per skajpo revidas la centron kaj lernantojn, kiuj tie studas diligente.
Mi elkore gratulas al mia kolego Lee Jung Kee, kiu regule kaj fidele instruas tie.

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1354381185.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.