Forumo

TemojPri edukado.netJarraporto de edukado.net - 2011

Katalin
afiŝita je 2012-03-16 18:26:09

Bv. legi nian raporton pri la jaro 2011 kaj sube lasi komenton, opinion, sugeston por la sekva jaro.
Dankon, Katalin

ganto
afiŝita je 2012-05-11 12:24:09

Mi interesiĝis pri metodikoj de lernado de fremdaj lingvoj. Multaj instruantoj asertas, ke la plej bona metodo por studi la lingvom, estas multfoja aŭskultado de tekstoj. Tial en interreto ne estas problemo trovi (cetere, senpage) sondosierojn kaj tekstojn (almenaŭ po angla lingvo). Dosierujo ankaŭ havas sondosierojn en Esperanto. Tamen ne sufiĉe. Mi opinias, oni devas intence pligrandigi nombron de la Esperanto-sondosieroj. Tio devus esti celo. Ekzemple, estas prezentita ebleco senpage studi 10-lecionan kurson pri interlingvistiko. Mi ne pensas, ke estas malfacile prepari ĉi tiun kurson ankaŭ en sondosieroj. Tiakaze, estus oportune studi la materialon. Kaj ankaŭ blinduloj povus aliĝi al la studado. La raporton mi ne studis diligente, tamen mia impreso estas, ke ĝi estas bone preparita. Kaj, kompreneble, Edukado.net estas bona TTT-ejo, tamen la perfekteco ne scias limojn..

Katalin
afiŝita je 2012-05-11 18:42:38

Saluton, Dankon pro via membriĝo, kontribuo kaj ideo.
Jes, ni povos pensi pri laŭtlegigo de la kursmaterialoj, kio en si mem povus helpi ankaŭ al nevidantoj sed ankaŭ al vidantaj esperantistoj por pli bone kompreni la tekston aŭ povu aŭskulti ĝin ankaŭ kiam ili ne povas legi.
Mi kontaktos la aŭtorinon, kiu eble mem volas kaj povas efektivigi la laŭlegadon. Se ne, ni serĉos alian solvon.
Sed kompreneble ĉio ĉi postulas tempon, energion, investon kaj estus bone scii por kiom da homoj ni faras tion. Por 2, 20 aŭ 200? Estas malmulte da reagoj de la uzantoj pri niaj materialoj kaj tio ne vere stimulas nin al produktado de pliaj.

ganto
afiŝita je 2012-05-12 14:37:50

Cetere, en LingQ (oni devas registriĝi) oni povas lerni ankaŭ Esperanton. Tamen esperantistoj, ŝajnas estas neaktivaj, ĉar estas malmultaj sondosieroj: unu sonlibro LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO kaj kelkaj aliaj tekstoj. Kaj vizitantoj de la TTT-ejo povas supozi, ke Esperanto totale ne populara. Verŝajne, estas tiel....

saasmath
afiŝita je 2012-05-12 22:43:21

Ganto:

http://peranto.posterous.com/, Esperanto Retradio, havas pli ol 500 sonartikolojn kun tekstojn. Eble ĝi estas sufica por via celo?

--Gary

ganto
afiŝita je 2012-05-13 12:45:48

Estimata Saasmath, mi dankas al Vi pro la ligo. Jes, ion similan mi deziras. Pri Esperanta Retradio mi nenion sciis. Almenaŭ por la komencantoj ĝi estas bona lernejo. Mi persone dezirus, ke la parolantoj de la radio parolu nature, tio estas, pli rapide, ekzemple, kiel Pola Radio. Tamen tion mi ne asertas kategorie, ĉar mi traaŭskultis nur kelkajn programerojn. La ligon al Esperanta Retradio mi enmetis en mian blogon BARELO.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.