Forumo
Temoj / Esperanto-centroj / Esperanto centroj (fotoj)
Mireille
Jen vi povas vidi fotojn de diversaj Esperanto centroj en la mondo.
bv vidi http://mirejo3.blogspot.com/2011/06/esperanto-centroj.html Eble venos pliaj fotoj depende de mia senbrutara nomadumado. Mirejo, nuntempe en Japanio |
Katalin
Kara MIREJO, ni havas apartan fotoalbumon kie eblas krei unusolan albumon por ĉiuj, sed ankaŭ laŭ la lokoj, kiel jam kelakj ekzemploj montras tion. Vi povas havi redaktorajn rajtojn kaj mem manaĝi tiun sekcion, krei albumojn kaj alŝuti fotojn. Tiel ĉiuj tiuj lokoj havus en unu sola albumo prezenteblon. Kion vi pensas?
http://edukado.net/biblioteko/fotoj |
Mireille
Mi volonte farus tion. Elkore el ĵus malkovrita centro Yatsugatake, en japana arbaro, kie aperas foje ursoj, simioj kaj cervoj laŭ onidiroj. |