Forumo

TemojMetiejoDistancinstruado / teleinstruado

mifonto
afiŝita je 2012-05-18 23:54:06

La 16an de majo, Sonĝanta, korea instruistino, donis E°kurson al ĉinaj geknaboj, pere de videokonferenco…Michel, franca instruisto, fariĝis oficiala fremda E°instruisto de ŝia korea lernejo kaj vizitas « siajn » gelernantojn ĉiusemajne ĉe sia komputilo. Per tiaj internaciaj teleinstrumetodoj, la lernantoj akiras pli da motivo kaj konkrete konsciiĝas pri la internacieco de E°.
Kondiĉe, ke la teknikaj cirkonstancoj estus sufiĉaj kaj bone preparitaj, kondiĉe, ke la disvolviĝo de la leciono estus konsentita inter ambaŭ instruistoj (tiu surloke kaj tiu en alia ajn lando), ĉiuj eblecoj taŭgas por efike instrui : vidi, esti vidata, paroli, demandi, respondi, kune aŭ sole legi, skribi kaj skribigi,, desegni kaj desegnigi, montri kaj montrigi, movi kaj movigi, ordoni, konsili…
Per tiaj metodoj, ĉiuj E°instruistoj kunlaboru…Ununura aspekto ne povas esti akordita : la hordiferenco…

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1337385308.pdf

Katalin
afiŝita je 2012-05-18 23:56:20

Korajn gratulojn Michel. Tre bone kaj sukcesa iniciato. Dankon pro viaj raprotoj kaj fotoj, kiujn mi jam enlsitigis en al FOTOALBUMON. http://edukado.net/biblioteko/fotoj?f=547

mifonto
afiŝita je 2012-05-18 23:59:04

Dankon, Katalin. Kial vi prefere diras "distancinstrui" ol "teleinstrui"

Katalin
afiŝita je 2012-05-19 00:01:10

mifonto skribis:
Dankon, Katalin. Kial vi prefere diras "distancinstrui" ol "teleinstrui"
Mi jam remetis viajn vortojn...sed pluraj uzas "malĉeesta instruado".
Mi preferas distancinstruadon...

Negxeta
afiŝita je 2012-05-19 00:56:49

Post la "telekurso", la gelernantoj skribis, ke ili ŝatas tian renkontiĝon. Iuj diris, ke ili estas memfidaj paroli kun la korea instruistino Sonĝanta. Ili pli konscienciĝis, ke Esperanto estas vere mirinda, bela lingvo.

Songxanta
afiŝita je 2012-05-19 02:10:26

Kvankam mi jam rimarkis dum mia kurso en Koreio, ke la teleinstruado estas tiom efika por doni grandan motivon al la lernantoj, ĉifoje mi denove konfirmis la fakton. Ĉinaj infanoj atente aŭdis, kion mi parolis, kaj serioze respondis. La distanckurso emociis min kaj mi pensis, ke por E-kurso de geknaboj estas tre grava, kiel instruas kaj kiun metodon instruisto instalas.

Mireille
afiŝita je 2012-06-01 12:54:53

Saluton el granda distanco: el Japanio.

Tele-..... estas nepre evitenda, laŭ mi.
Laŭ la sama pripenso mi evitas uzi la vorton "propedeŭtiko, -a" kaj diras: Lernhelpa efiko de Eo.
En la regularoj de Internacia Ekzamena Komisiono estas regularo por malĉeesta sesio (la parola parto okazas per skajpo)
La formulo "distancinstruado" ankaŭ estas bona.

laszlo
afiŝita je 2012-06-03 08:41:38

Tele-..... estas nepre evitenda, laŭ mi.
- - - - - -
Kial vi opinias tiel, ke 'tele-' estas evitenda?

Jen kelkaj oficialaj vortoj:
teleobjektivo
telefono, telefonadi
telefotografi
telegrafo, telegrafi
telemetro, telemetri
telekonduki

Do, kial teleinstruado estas evitenda?

'distanco' signifas nur distancon, dume 'tele' signifas je distanco.
Sekve, distancinstruado estas nebula, fakte erara vorto.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.