Forumo
Temoj / Novaĵoj kaj anoncoj de la membroj / Internaciaj Pluezekaj Renkontiĝoj
(Eksmembro) maja
Karaj geamikoj
Niaj 16aj Pluezekaj renkontiĝoj (Bretonio, nord-okcidenta Francio) alproksimiĝas. Ĝi okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto. Ĉi-jare ni akceptos du honorgastojn : -Razen Manandhar, kiu gvidos kurson kaj prelegos pri sia lando: Nepalo. -Igor Ferera, juna brazilano(17-jara) el "Bona Espero"konata lern- farmbieno kiu zorgas pri infanoj en Brazilo. Igor parolos al ni pri sia restado en tiu centro. Ni proponas al vi : -diversnivelajn kursojn. -atelierojn: (teatro, ludoj en esperanto, keltaj desegnoj, jogo...) -turismon; (abatejo de Bopor, kastelo de La Roche Jagu, kapelo de Kermaria kaj promenadoj laŭlonge de la maro) -tre interesan ekskurson: vizito de abelbredejo en Begard ĉe esperantista abelbredistino kaj centro de sonmalkovro (centre de découverte du son )en arbara valo de Cavan - dimanĉon vespere: muzika vesperkunveno Ne plu hezitu !Ni ĝoje akceptos vin. Informu viajn konatulojn. Ne estas tro malfrue por aliĝi . Por pli da informoj, vizitu nian retejon: http://www.pluezek-esperanto.net kaj tiun ĉi blogon: http.//www.over-blog.net Plej amike Louise Rigault :02 96 22 70 13 andrigault(ĉe)wanadoo.fr http://www.pluezek-esperanto.net/ |