Forumo

TemojPri edukado.netĈu eblus ŝanĝi jam skribitan komenton?

miropiro
afiŝita je 2012-08-16 20:38:49

Saluton, ĉu eblus fari funkcion, ke en kazo, ke mi skribos iun komenton al ekz. iu filmo aŭ instrumaterialo kaj poste rimarkos, ke mia komento havas iun eraron aŭ mi volas iom ŝanĝi frazojn de mia komento, ke mi havu eblecon ĝin ŝanĝi kaj ne skribi tute novan komenton? Dankon Miropiro

Katalin
afiŝita je 2012-08-16 21:36:53

Saluton, jes, certe eblus sed kostus eble tro la antaŭvidigo de la komentoj. Iam mi havis la ideon farigi tian foruman parton, sed la programistoj konvinkis min pri la malo. Mi ne memoras iliajn argumentojn, sed eble povos redemandi. Ĉefe ĉar mi mem ofte estas petata ŝanĝi jaman komenton, plibonigi ilin kaj mi faras.... kompreneble, tamen estus tempoŝparo se mi ne mem devus okupiĝi pri tio.

miropiro
afiŝita je 2012-08-16 21:45:55

Fakte, mi havas spertojn de unu forumo, ke tiu ebligas eĉ vidi la komenton ankoraŭ en momento, kiam mi ne sendis la komenton kaj laŭ tio decidiĝi, se mi vere volas tiel sendi mian komenton.

tukero
afiŝita je 2013-01-07 19:30:41

Mi eĉ ne rimarkis ke tio ebleco estas for, kion mi bedaŭras, ĉar mi ofte bezonis ĝin. Jen mi rimarkas ke ankoraŭ eblas kiam la mesaĝo estas nova. Mi kelkfoje nur post tagoj rimarkis eraron kaj korektis ĝin. Utila funkcio!

tukero
afiŝita je 2013-01-07 19:33:31

tukero skribis:
Mi eĉ ne rimarkis ke tiu ebleco estas for, kion mi bedaŭras, ĉar mi ofte bezonis ĝin. Jen mi rimarkas ke ankoraŭ eblas kiam la mesaĝo estas nova. Mi kelkfoje nur post tagoj rimarkis eraron kaj korektis ĝin. Utila funkcio!

Katalin
afiŝita je 2013-01-07 19:39:49

Sincere dirite mi ne scias kiom longe eblas ŝanĝi la jam enskribitaĵojn, ĉar mi mem, kiel redaktoro ĉiam povas tion fari ĉe mia kaj ĉe ĉies teksto. Mi devos konsulti la programiston por respondi al tiu ĉi demando.
Ĉiuokaze se vi nepre volas ion ŝanĝi kaj jam ne povas, vi povas skribi al mi kaj peti mi realigi la ŝanĝojn. Mi tamen petas vin esti tre klara, indiki la paĝo-ligon, la forigendan frazon/vorton kaj la novan tekston.
Aliflanke ebligi ke oni retromodifu tekston pri kiu eventuale iras longa diskuto, ne havas sencon, ĉar poste la aliaj, postaj enskribaĵoj perdos sian sencon.
Mi mem spertas en Ipenrity ke post iu tempoperiodo oni ne plu povas tie ŝanĝi sian skribaĵon.

tukero
afiŝita je 2013-01-08 23:17:58

Dankon!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.