Forumo

TemojPri edukado.netNova elano post UK 2012

Mireille
afiŝita je 2012-08-30 16:02:50

Okazis ILEI konferenco en Kunming, okazis UK en Hanojo,okazis renkontiĝoj, kunvenoj, diskutoj, ideointerŝanĝoj, decidoj...
La ĵus ricevita mesaĝo de la redaktorino Katalin montras novan elanon, freŝan energion, aludas al novaj ideoj por pli efike subteni la geinstruistojn en la tuta mondo per tiu mirinda retejo edukado.net. Gratulon Katalin! Ek al la laboro kaj ek al nova kunlaboro, spertointerŝanĝoj, komentoj, recenzoj, legado, studado, ktp.
Plibonigo de nia persona lingvonivelo, pripensado pri nia instruista aktiveco, esploroj pri novaj vojoj en nia instruado, ĉiam denove ni pripensu kiel plibonigi niajn kapablojn.
Kuraĝe antaŭen!!!

Katalin
afiŝita je 2012-08-30 17:40:54

Koran dankon, Mireille.
Kun tiaj kunlaborantoj, kia vi estas ne estos malfacile antaŭeniri. Mi vere provos ĉion eblan. Antaŭdankon pro via subteno.
Amike, Katalin

Mireille
afiŝita je 2012-11-22 14:37:22

Mi estis en Benino en novembro 2012. Mi instruis Esperanton en kulturcentro JoCa en Kotonuo. Kompreneble mi volis montri www.edukado.net al miaj kursanoj. Jen ili legas kaj malkovras la diversajn paĝojn de tiu mirinda ilo.
Dankon Katalin!!

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1353595042.jpg

Katalin
afiŝita je 2012-11-22 14:47:06

Kara Mirejo, tiu ĉi bildo jam estas en nia Fotoalbumo. http://edukado.net/biblioteko/fotoj?f=985

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.