Forumo

TemojPri ĉio ceteraComenius -projekto - serĉado de partneroj

terenia_kk
afiŝita je 2012-09-13 20:18:03

Mi estas instruistino kaj volas trovi partnerojn por Comenius projekto. Nia lernejo nomiĝas "Baza Lernejo kun Integriĝitaj Klasoj n-ro 34 " kaj troviĝas en Rybnik, pola urbo en suda parto de Pollando (Silezio). En nia lernejo lernas ne nur sanaj gelernantoj, sed ankaŭ aliaj, kiuj havas diversajn problemojn (i.a. handikapuloj). Mi estas ankaŭ E-instruistino - ni havas Esperanto - Rondon - "Verda Arbeto". Gelernantoj volonte lernas la lingvon! Eble iu volus kunlabori?
http://www.miastorybnik.pl/sp34/
klaku maldekstre la vorton: ESPERANTO
Teresa Konsek

Macovei
afiŝita je 2012-09-23 07:12:11

Saluton!
Mi nun aktivas en la elementa lernejo 4 de la banloko Vatra Dornei, sude de la provinco Bukovino, en la norda Rumanio. De ses jaroj mi agadas ĉi-loke. Mi interesigis ankaŭ instruistinon de la bazlernejaj klasoj. Pasintjare, 16 lernantoj partoprenis ĉe la ekspozicio pri desegnoj en via landa urbo Torun. Do, ni estas pretaj kunlabori kun vi, eĉ enkadre de la projekto Comenius.
Atendante vian reagon,
s-ro Macovei, s-ino Jucan

terenia_kk
afiŝita je 2012-09-23 19:39:35

Saluton!
Mi jam havas partneron el Italujo, kiu volas kunlabori kaj eble - el Hispanio. Do - mi tre ĝojas, ke vi ankaŭ volas!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.