Forumo

TemojPri edukado.netĈu eblus aldoni "informo pri kvanto de komentoj"?

miropiro
afiŝita je 2012-10-02 07:08:28

Saluton, serĉante iujn materialojn por instruado, ekzemple ludmaterialoj mi rimarkis, ke fakte mankas en la tabelo de serĉrezultoj kolumno, kiu indikus, kiom da komentoj havas la instrumaterialoj. Se mi povus vidi, ke unu materialon komentis kaj aprezis pli da homoj ol alian, mi ŝajne elektus tiun materialon kun pli da komentoj kaj opinioj.

Katalin
afiŝita je 2012-10-02 07:52:36

Dankon pro via komento, sed mi devas diri al vi ke mi havis fortajn argumentojn ne fari kion vi proponas. En la antaŭa versio de edukado.net eblis listigi la ekzercojn laŭ tiu vidpunkto kiun vi menciis, sed tiu eblo generis falsajn rezultojn.
Vi devas scii fakton, ke la membroj tre malofte aldonas komenton kiam io plaĉas al ili. La komentojn oni enskribas kiam estas iu tajperaro, aŭ misaĵo en la ekzrco. Tiam tuj venas reagoj. La plej multajn komentojn havis ekzzercoj kun disputoj pri lingvaj eraroj, mistajpaĵoj kaj tute ne pri apreco de kvalito.
Tiel la plej "misfamaj" ekzercoj estis en bona pozicio en la lsito, sekve multaj malfermis ilin kaj aldonis opinion, do la bildo eĉ plu falsiĝis, dum tre bonaj ekzercoj restis senkomentaj.

Se la membroj alkutuimiĝus "pagi" kontraŭ bona ekzerco per simpla danko aŭ mallonga taksado... la sistemo funkcius bone kaj eble mi remetigus la listigon laŭ opiniokvanto. Ĝis manko de komo aŭ unu litero pli gravas kaj vekas emon lasi komenton ol plurhora laboro de kelkaj personoj (aŭtoro, redaktanto) kaj esprimo de danko, mi ne emas je tiu ŝanĝo.

Alia eblo estas ŝanĝi la nomon de la subekzerca parto kaj anstataŭ la vorto OPINIO skribi simple VIAJ KRITIKOJ......

Eble mi estas iom pesimisma nun, sed via sugesto trafis min en periodo kiam mi kaj miaj kolegoj vere suferas pro opinimanko en la retejo.

Katalin
afiŝita je 2012-10-02 07:56:15

Mi forgesis aldoni, ke en la statistika paĝo pri instrumaterialoj tamen estas kelkaj indikoj pri la populareco de la ekzercoj: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=instruiloj. Ili rilatas al la lastaj du jaroj.

La statistika paĝo alireblas de butono, trovebla plej sube de ĉiu paĝo de la paĝaro. Bv. uzi ĝin por orientiĝi.

miropiro
afiŝita je 2012-10-02 11:57:25

Katalin skribis:
Mi forgesis aldoni, ke en la statistika paĝo pri instrumaterialoj tamen estas kelkaj indikoj pri la populareco de la ekzercoj: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=instruiloj. Ili rilatas al la lastaj du jaroj.

La statistika paĝo alireblas de butono, trovebla plej sube de ĉiu paĝo de la paĝaro. Bv. uzi ĝin por orientiĝi.
Tiu ĉi statistiko bonas :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.