Forumo

TemojMetiejoGratulon al Katalin pro ŝia elstara laboro

Mireille
afiŝita je 2012-10-25 19:35:42

POŜAMIKO nuntempe en 10 000 ekzempleroj!!!
Mi ŝatus skribi: nekredebla sukceso, tamen tiu sukceso estas tute kredebla, ĉar la libreto estas tiom praktika, kompleta, bela, utila, kun altkvalita enhavo kaj bone elpensita strukturo, plie leĝera kaj malgranda, do taŭgas en poŝo. Ni bezonas multajn tiajn verkojn por lerni kaj instrui. DANKON Katalin!!

Katalin
afiŝita je 2012-10-25 21:46:05

Koran dankon, Mirejo, pro viaj vortoj. Ĝuste morgaŭ mi transprenos la ekzemplerojn de la nova eldono por porti ilin al Nederlando. Do, ekde la sekva lundo mi komencos dissendadi la jam menditajn ekzemplerojn.

Monika
afiŝita je 2012-10-28 13:35:33

Mi aliĝas al la gratuloj de Mirejo! Gratulojn!!!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.