Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojĈu vi donacos libron je la 15-a de decembro?

komputikisto
afiŝita je 2012-11-01 12:12:22

La afero temas pri sennome liberigi libron aŭ muzikan kd-n en Esperanto surstrate (aŭ en ia publika loko) por ke (speciale) neesperantoparolantoj prenu ĝin, cele al diskonigo de libroj kaj muziko en Esperanto kaj cele al atentigo pri la 125-a datreveno de Esperanto.

Sciu pli ĉi tie

Legu atente la proponon kaj la komento, kiu estas dekstre.

komputikisto
afiŝita je 2012-12-12 08:40:44

Pro la funkcia maniero de promesobanko, mi ne povis atentigi rekte al la promesintoj pri miaj sugestoj kaj ideoj por liberigi libron aŭ diskon. Se leganto de tiu ĉi forumo ne revizitis http://www.promesobanko.com/librodonaco, tiu povus reviziti ĝin nun kaj legi komentojn, kiuj troviĝas dekstre en tiu paĝo.

Oni povas elŝuti pdf-dosieron, kiu enhavas miajn sugestojn per ĉi tiu ligilo.

Se vi ne promesis liberigi libron kaj volas fari ĝin, simple liberigu ĝin sentime :).

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.