Forumo
Temoj / Ekzamenoj / Interesiĝantoj pri la 2-a Tutmonda Ekzamensesio
|  | 
                    Katalin
                     
                    Ĉu vi havas la emon, ideon partoprenigi vian grupon, urbon aŭ klason en la 2a Tutmonda Ekzamensesio?  Vidu la detalojn en la anonco. Ĉi-sube, sen ajna sindevigo, bonvolu anonci vin kun via nomo, urbonomo kaj lando. Pliaj informoj sekvos poste. Dankon, Katalin Kovats | 
|  | 
                    kristof
                     
                    Pretas! Christophe Chazarein Tuluzo, Francio | 
|  | 
                    pjer
                     
                    Kompreneble ni intencas denove (skribe kaj parole) partopreni en nia regiono. Pierre Telle Bouvier, Limoĝo, Francujo. | 
|  | 
                    Monika
                     
                    Jes, pretas. Monika el Svislando | 
|  | 
					(Eksmembro) ajaku_2000
                     
                    Mi pretas denove organizi ekzamensesion en Serbio, sed tio dependas de la nombro de kandidatoj.                 | 
|  | 
                    Mireille
                     
                    Mi estos en junio en Lyon, Liono, Francio. Se tie kelkaj personoj pretas organizi la sesion, mi pretas kunlabori, ĉeesti, helpi, laŭ la bezonoj.                 | 
|  | 
                    Flochon
                     
                    Saluton, Mi pretas organizi sesion en Namur / Belgio. Skriban akj parolan, ĉar ni havas lokon kaj bonan materialon. samideane, Denis FLOCHON. www.komunikado.be | 
|  | 
                    fabiosantos
                     
                    Jes, mi pretas. Fabio Santos Goiânia (eo: Gojanja) / Brazilo | 
|  | 
                    sandore
                     
                    Jes, la lasta sesio en urbo Kalio, Kolombio, mi estis gvidanto, kunlaboranto. Nun mi deziras partopreni. Mi ekzameniĝos certe, mi esperas. Saluton el Kolombio. Sándor Espinosa | 
|  | 
					(Eksmembro) SinjoroEng
                     
                    Saluton Se la aĝo povas malalta, 13 jaroj, eble mi povus malfermi aliajn lokojn en Malajzio. Nun tempe, mia lernantoj multaj de ili estas 12-13 jaroj, ili povus partopreni je la A2 nivelo. Dankas vin ĉiuj S-ro ENG, Malajzio | 


 
 