Forumo

TemojInterkultureKie koloniado ankoraŭ ludas rolon....

Mireille
afiŝita je 2012-12-21 08:11:04

DIVERSECO

Estas tre komforte pensi pri kontinento kiel tuto. La instruado, kiun ni ricevis, ricevas, gvidas nin al tio. Do ni vidas Afrikon kiel tuton, afrikanoj vidas Eŭropon kiel tuton, same japanoj aŭ ĉinoj vidas Eŭropon. Dum miaj restadoj en Japanio mi daŭre devis denove emfazi pri la diverseco de Eŭropo. Same mi devas fari en Afriko. Ruso ne similas al portugalo, svedo ne similas al italo, nek per la ekstera aspekto, nek per la lingvo, nek per la kulturo, nek per la pensmaniero kaj agmaniero.
En Afriko parolatas multaj, multegaj lingvoj. La lokaj lingvoj estas buntaj kaj abundaj. Ŝajnas, ke en Niĝerio oni parolas proks. 300 lingvojn. Estas en orienta Afriko la lingvo swahili, kiu uzatas en pli ol unu lando. Same en okcidenta Afriko kun bambara. Tamen la interkomunikado ne facilas.
Aldoniĝas la alveno de koloniaj lingvoj, kiuj aŭ helpas aŭ alportas problemojn : homoj el Niĝerio ne povas komuniki kun siaj najbaroj en Benino…
Benina politikisto diris al mi : Afriko finfine fartos bone, kiam ĝi havos lingvon kaj monon. Internacia lingvo estas je dispono, ni scias tion !
En Afriko estas tre amuze aŭdi la lokajn lingvojn, ĉar ene de frazoj aŭdiĝas vortoj en la kolonia lingvo : « ordinateur », « photocopie »… Jen ekzemplo : en Burundo mi aŭdis surstrate la kirundan lingvon. Mi emfazas pri « surstrate », ĉar la gesamideanoj NENIAM krokodilis !! Ene de ne kompreneblaj silaboj subite mi aŭdis vingt-trois, cinquante-six, …. Mi tuj komprenis, ke tiuj personoj uzas la ciferojn en la franca lingvo. Poste venis por mi plia surprizo : mi aŭdis septante, nonante ! Tuj mi povis kompreni, dedukti, ke la belgaj koloniistoj importis tiujn du vortojn, kiujn mi same uzas kiel sviso. Mi demandis al miaj samideanoj pri la teritorio, kie uzatas tiuj belgaj tipaĵoj ; ili respondis : Ruando, Burundo kaj Kongo. Logike ; la Historio kaŭzas tion. Post mia reveno al Svislando mi esploris en « Petit Robert » kaj « Petit Larousse » pri septante kaj nonante. Mi trovis (mi citas laŭmemore) : formo uzata en Belgio kaj Svislando. Mi pensis : la aŭtoroj nepre devus skribi : formo uzata en Belgio, Burundo, Kongo, Ruando, Svislando. Tio montras, ke ni eŭropanoj kutimas forgesi Afrikon….

Tiu teksto aperis en la kroniko de Mirejo pri komunikado en "la Sago", organo de SATamikaro, en la decembra numero de la jaro 2012.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.