Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojFranca paro serĉas volontulon

fransoazo
afiŝita je 2013-01-01 20:49:49

Saluton,

Ni renovigas dometon apud la marbordo kaj deziras helpon de volontuloj.
Gastigado eblas kontraŭ 3/4 horoj da laboro ĉiutage.

Temas pri interna renovigo de la domo. Ni loĝas en alia ludomo pli komforta.

Eblos ĉiutage bicikle, buse aŭ piede iri al la plaĝo kaj strando.
Eblos akompani nin al vesperaj baloj kaj festoj (ni estas ankaŭ muzikistoj).
Eblos foje duontage velŝipi sur la maro.

Mi estas 49 j. konata esperantisto kaj patrino de 3 gefiloj kiuj uzas Esperanton denaske (ili jam plenkreskas kaj fore loĝas). Mi estas psikopedagogo.
Mia kunulo estas 41 j. meznivela esperantisto. Li estas instruisto de matematiko.

Gastante en nia familio vi pliboniĝos en Esperanto kaj vi ekkonos nian mediteranean marbordan klimaton.

La loko estas en tutsuda Francio. Vi povas veni ekde nun, la 1an de januaro 2013! La renovigado daŭros plurajn monatojn ĉar eble plej ekologia.

Ne hezitu kontakti min ĉe: fransoazo@uea.org kaj telefone ĉe +33 4 22 44 21 39 (hejma telefono, ne poŝtelefono).

Feliĉan novajron al vi, esperantista legant(in)o!

PS La foto montras la renovigatan domon.
Nun la domo aspektas tia kia sur la dekstra bildo.
La ekstero estas finita sed ne la interno.
La renovigo estos longa, pro tio ni serĉas helpantojn.

Françoise NOIREAU
Solliès-Toucas, suda Francio
+ 33 4 22 44 21 39
06 09 12 03 74 (poŝtelefono)
http://www.pasportaservo.org/blogoj/%C4%9Dui-la-mediteranean-marbordon-kaj-volontuli#comment-2014

 JPG Alkroĉita dosiero: 7953_1357073389.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.