Forumo

TemojEkzamenojDemandoj kaj respondoj pri la KER-ekzamenoj

Katalin
afiŝita je 2010-06-16 20:47:36

Pri la ekzamenoj vi trovas tutan ekzamensekcion en la paĝaro, sed se vi havas demandojn, bonvoli starigi sube kaj atendi, ke ni respondu.

leandro_abrahao
afiŝita je 2013-11-26 15:55:31

Oni ofte min demandas, kial kadre de la KER-ekzamenoj la niveloj A1/A2 kaj C2 ne estas ofertataj?
Koran dankon!
Leandro = ) Uberlândia-MG

leandro_abrahao
afiŝita je 2013-11-27 17:41:33

Jen mi havas ankorau unu demandon.
Vi, Katalin, en antaua mesagho, skribis, ke en la ekzamensesio laboras organizanto, gvidanto kaj helpanto(j). Se mi okaze estos organizanto, kiuj rolos respektive kiel gvidanto kaj helpanto(j). Tio estas, kiu(j) estas la tasko(j) de chiu el ili kaj kiujn kondichojn oni plenumu por farighi unu au alia el ili.
Pardonu miajn multajn demandojn.
Koran antaudankon!
Leandro = )

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2013-12-10 03:26:44

leandro_abrahao skribis:
Oni ofte min demandas, kial kadre de la KER-ekzamenoj la niveloj A1/A2 kaj C2 ne estas ofertataj?
Koran dankon!
Leandro = ) Uberlândia-MG
Jes, mi ankaŭ deziras, ke KER povas havi A1 kaj A2 nivelojn por la komencantoj. La kialo estas mi povas kuraĝi ilin daŭri lerni Esperanton. Malajzio jam haltis partropreni en KER ekzameno ĉar neniu povas trapasi la B1, la alta nivelo ankaŭ estas malfacila en malajzio kie ne havas rimedojn pri Esperanto.
Se ĉi jare, tie estas A1 kaj A2, eble San Min Esperanto-Klubo povas havi kelkajn kandidatojn.
Pro kuraĝa lernantoj kaj montra al la gepatroj ke Esperanto estas facila lerneble pli ol aliaj lingvoj, mi sugestas ke KER serioze konsideras tiun sugeston.
Nuntempe, la Global Voices havas Esperantan version kaj ni ankaŭ konsideras uzi facilajn vortojn de A1-A2 niveloj por provizi facilajn legaĵojn.

La ĉina versio de vikipedio havas detalan informadon pri Germana lingvo sed la angla parto ne havas tiun:
Citaĵo:
德國由政府贊助的Deutsche Welle更將德國語言課程A1-B1等級細分為A1-1、A1-2、A2-1、A2-2、B1-1、B1-2,並建議A1須達到75小時的學習時數並學會大約500個單字, A2-1約為150小時的學習時數並學會大約1000個單字,A2-2約為225小時的學習時數並學會大約1500個單字, B1-1約為300小時的學習時數並學會大約2000個單字,B1-2約為400小時的學習時數並學會大約2500個單字。其語言課程規劃的標準適用於許多歐洲語言。

Katalin
afiŝita je 2013-12-10 23:12:35

leandro_abrahao skribis:
kiu(j) estas la tasko(j) de chiu el ili kaj kiujn kondichojn oni plenumu por farighi unu au alia el ili.
Leandro = )
La taskaro estas abunda, necesas multe da klarigoj. Bv. atendi ĝis januaro, kiam ĉiuj tiuj informoj estos publikigitaj laŭ la novaj aranĝoj. Dannkon.

Katalin
afiŝita je 2013-12-10 23:17:37

SinjoroEng skribis:
leandro_abrahao skribis:
mi ankaŭ deziras, ke KER povas havi A1 kaj A2 nivelojn por la komencantoj.
Bedaŭrinde ni ne planas nuntempe ellabori la sistemon por tiuj niveloj.
Estus tiom malgranda la intereso, ke ne eblas finace kaj laborforte investi por tiu celo. Niaj spertoj estas ke esperantistoj kun tiuj niveloj malofte vojaĝas eksterlanden, sekve ili apenaŭ havus eblon trapasi internaciajn ekzamenojn.
Ekzamemadon je tiuj niveloj devas solvi la landaj asocioj kaj organizaĵoj.

Sed ni jes ja planis ellabori A2-nivelon kun speciala programo por junuloj. Tiel lernejanoj povus trapasi internacian ekzamenon. Ni planis, kiel mi skribis, sed tute mankas laborfortoj kaj financaj ebloj por krei tiun sistemon. Espereble la situacio baldaŭ ŝanĝiĝos kaj ni povos okupiĝi ankaŭ pri tiu temo.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-10 15:58:10

Dankon pro la klarigoj. Nu, la afero klariĝis, sed kio pri C2? Kial ĝi ne estas ofertata, iuj de tempo al tempo demandas al mi. Koran antaŭdankon :)

Eta ĝustigo: en la antaŭa reago de Katalin legeblas ke mi skribis, ke KER povus havi A1 kaj A2 nivelojn por la komencantoj. Tion esprimis ja s-ro Eng.

Patrick75
afiŝita je 2014-01-16 07:46:26

Ĉu vi opinias, ke estas utile preni notojn dum la aŭskultado aŭ bone atenti por ne perdi la fadenon kaj poste nur plenigi la tekstojn? Oni rajtas aŭskulti nur dufoje. Kiu estas laŭ vi la plej utila procedo?

Katalin
afiŝita je 2014-01-16 08:19:08

Patrick, tio dependas vere de la persono mem. Laŭ mia observo estas kelkaj kiuj nenion skribas, fermas la okulojn kaj tre koncentriĝas, aliaj skribas multe aŭ malmulte…. dependas.
Tamen je la unua aŭskultado vi tute ne scias pri kio temos la demandoj… do, ne scias kion noti, kion memori. Tiu parto celas la tutecan komprenon.
Mi mem certe notus kelkajn aferojn, sed maksimume atentus la tekston.
Je la dua aŭskultado vi jam scios kion vi devas kapti el la teksto, tiam vi povas decidi kiel vi fiksas la trovitajn informojn, ĉu skribe ĉu simple vi povos memori…

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2015-10-26 09:43:01

Saluton !
Ĉu la A2 nivelo pretos por ekzameni en 2016?
Dankon

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.