Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojRamsgate 2013

Ramsgatano
afiŝita je 2013-02-24 12:57:35

Vi eble ne konscias kiel facile estas atingi Ramsgate (sudorienta Anglujo) de la Kontinento. Vidu ĉi tie. Kaj ankaŭ malmulte kostas se vi kunveturas. Vidu nian transporto-borson.

Cetere por eksterlandana partopreno en la kongreso ni rabatigis la kotizon al poŝmona tarifo. Vidu ĉi tie. Vi eĉ povas aliĝi je alveno surloke kondiĉe ke vi sendas antaŭaverton al EAB

Ramsgatano
afiŝita je 2013-02-25 12:30:35

Mi forgesis aldoni ke vi iru al britakongreso.org por trarigardi nian fotogalerion. Alklaku la bildojn por grandigi kaj vidi kiel cxarma estas la marborda urbo Ramsgate.

Ankaux (fi, la x-konverto ne funkcias) mi devis mencii ke ni sercxas volontulojn por la 'por-komencanta servo' kiel ankaux por la 'krokodila servo'. Proponu vin cxi tie

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.