Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojInternaciaj interretaj kontaktoj dum kursoj

Lingvulino
afiŝita je 2013-04-14 19:59:40

Mi estis petata fari kurson de esperanto en Finnlandsveda kultura karnavalo por gejunuloj (13-18-jaraj) Kulturkarnevalen http://www.kulturkarnevalen.fi kiu realiĝos en la urbo Lovisa (sveda nomo, finne Loviisa) 7-10 novembro 2013. Estas unu de elekteblaj t.n. laboratorioj, do estas plentage kurso vendrede kaj sabate (kun iaspeca prezentiĝo al ĉiuj ĉ. 500 partoprenantoj sabate vespere kaj dimanĉe). En la esperantolaboratorio estos eble 15 lokoj, do en mia kurso estos tiom da partoprenantoj kiuj do estos kune plejparton de la tempo en tiu entute tre granda karnavalo.

Mi skribas al vi por peti konsilojn pri tiu ĉi ideo: Mi opinias ke dum unu tago oni povas instrui esperanton tiom ke rekta internacia kontaktado en esperanto estas utile realigebla. Ekzemple pere de Skype eblus kontakti kun iu alia junulara grupo, aŭ eĉ kun unu persono en iu iom fora lando, interŝanĝi demandojn kaj respondojn pri Kiu vi estas? Kio vi estas? Kie vi loĝas? Kiel vi fartas? Kia vetero estas ĉe vi? Kioma horo estas ĉe vi?

Mi supocas ke plej simple estus peti al iu de mi jam konata persono helpi pri tio, sed se iu interesiĝas helpi aŭ komenti, doni konsilojn, mi prezentas ĉi tie la ideon.

Lingvulino
afiŝita je 2013-07-09 20:58:00

La Karnavalo realighos kun esperanto estas en la programo (se sufichaj elektos tiun alternativon, sed tio estas vershajne char kutime chiuj grupoj plenighas char malfruaj alighantoj volas veni al la karnavalo kaj do elektas kion ajn por atingi partoprenlokon). Temas pri 7-10 novembro http://www.kulturkarnevalen.fi/framsida/ Do, se vi havas pretecon pere de Skype au alie kontaktighi kun nia karnavala grupo en (facila) esperanto tiusemajnfine, ni ghojus pri tio.

morita
afiŝita je 2015-05-05 02:38:23

Bildkartoj petataj por novkursanoj
En la Universitato de Kostariko, denove (inter marto kaj juni-fino) mi gvidas bazan, elekteblan E-kurson kun valoro tri akademiaj kreditoj por cxiuj bakalaŭraj programoj. Bonvolu sendi nur unu ilustritan b-karton sen koverto kun salutoj kaj bondeziroj al gestudentoj. Fine de la kurso mi ekspozicios ĉiujn b-kartojn. Jen la adreso:
Kurso de Esperanto
Prof. H. Mora
Escuela de Filología, UCR
Apartado 11501-2060
Montes de Oca, KOSTARIKO

fredeo
afiŝita je 2020-02-19 09:37:49

La Karnavalo realighos kun esperanto estas en la programo (se sufichaj elektos tiun alternativon, sed tio estas vershajne char kutime chiuj grupoj plenighas char malfruaj alighantoj volas veni al la karnavalo kaj do elektas kion ajn por atingi partoprenlokon). Temas pri 7-10 novembro , se vi havas pretecon pere de Skype au alie kontaktighi kun nia karnavala grupo en (facila) esperanto tiusemajnfine, ni ghojus pri tio.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.