Forumo

TemojEkzamenojOrganizaj demandoj pri la parola sesio

Katalin
afiŝita je 2013-04-22 16:32:56

Tiu mesaĝo koncernas tiujn lokojn, kie oni okazigos parolajn sesiojn dum la dua tutmonda ekzamentago.
Bv. ĉi tie demandi, se io ne klaras post la aŭskultado de la klarigoj en la 4a cirkularo.
http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/dua

Dankon, Katalin

Arlette
afiŝita je 2013-04-22 17:43:11

Mi ĵus aŭskultis kun Edmond, mi ĉion komprenis ĉar mi mem trapasis la ekzamenon kaj partoprenis plurajn prelegojn de Katalin pri la KER-ekzamenoj. Katalin ege bone klarigis la sistemon, nun ni esperu ke la teknika flanko ne fiaskigu la tuton. En Arras ne chiuj ankoraŭ aliĝis,por la parola parto povus esti maksimume 9 B2 (4 loĝas malproksime) , 2B1,6 C1 (3 loĝas malproksime)
Amike
Arlette PLUTNIAK - Arras

mayita
afiŝita je 2013-04-25 23:31:22

Mi komplete aῠdis la 3 sondosierojn kaj bone komprenis ilin, mi nur volas informi ke por la sesio en Tecámac ni havas ekranprojekciilon eble ĝi estos utila por la parola ekzameno kaj pli komforta por la kandidatoj. Dankon pro tiu ĉi grava laboro!

Katalin
afiŝita je 2013-04-25 23:40:07

Jes, kara, ekranprojekciilo uzeblos, se ni rete sendos la materialojn. Se ankaŭ vi ricevos la demandojn en koverto, tiam la aparato ne necesas.
Ni vidos post la provludo en majo kiel ni agu?
Ĉu vi denove havos eblon transporti la testojn el Eŭropo aŭ mi devos sendi ilin?

mayita
afiŝita je 2013-05-04 02:18:16

Dankon pro via respondo. Jes ja mi iros al Islando kaj mi povos kunporti la atestilojn al Meksiko. Mi havas aliajn demandojn pri la parola parto kaj mi pensas ke estas bone nun starigi ilin, tiel la aliaj organizantoj povos ankaŭ scii pri la afero.
En la modelaj ekzamenoj, por la laboratoria parto, aŭdeblas ke unue oni devas nur aŭskulti kaj post tio oni rajtas vidi la taskofolion,
1) Ĉu la kandidatoj havos blankajn foliojn por fari notojn?
2) Ĉu neniel la homoj rajtas ekde la komenco, ekde la unua aŭskultado vidi la taskofoliojn kaj aŭdi samtempe?
3) Laŭ mia kompreno, la niveloj B1 kaj B2 rajtas aŭskulti la sondosieron 3 foje kaj la C1 nur 2 ĉu?

Katalin
afiŝita je 2013-05-04 20:47:40

Kara Mayita, mia demando estis, ĉu eblus trovi manieron sendi la testojn mem tra Germanio. Kiel ni faris pasintjare.
Pri la laboratoria parto.
La kandidatoj havos antaŭ si la testojn, sed ne rajtas vidi la demandojn antaŭ aŭ dum la unuaj aŭdigoj. Nur post la unua. Ĉion diros la regitraĵo, eĉ la paŭzoj estas en la sondosiero. La gvidanto devos nur lanĉi la aparaton kaj je la fino malŝalti ĝin.
Dum la unua aŭskultado oni ne vids la demandojn, sed tamen rajtos fari notojn sur la dorsa flanko de la testo. Do, neniu aparta folio estu uzata... nur la oficialaj testfoljoj.

Jes, je B1 kaj B2 estos la tekstoj 3-fojojn aŭdeblaj, je C1 nur 2-fojojn.
Ĉiu laboratoria parto konsistas el 2 diversaj tekstoj.
je B1 kaj B2 unue venas la unua teksto 3 fojojn, inter ili kun paŭzoj, kaj poste la dua teksto 3-fojojn kun paŭzoj.
Krom la sondosiero kie mi alrigas ĉion, mi ankoraŭ sendos priskribon.
Amike, Katalin

mayita
afiŝita je 2013-05-07 04:27:35

Dankon pro la respondo. Ne, ĉifoje Martin ne partoprenos la germanan kongreson, li iros al Eŭropo nur iom post la KER ekzameno. Mi esploros la aferon tamen, eble iu konatulo venos ĉi tien baldaŭ sed mi ne certas. Post esplorado mi tuj informos vin.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.