Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojENKETVESPERO (rolludo) esperantlingvigita! (C1-C2)

Arbofeo
afiŝita je 2013-07-22 10:05:48

Ĉu vi serĉas aktivaĵon por grupo de 8 personoj, kiu bone regas esperanton kaj ŝatas novajn spertojn kaj ne kutimajn cirkonstancoj por paroli ĝin? Tiam mi informas vin, ke vi povos organizi enketan vesperon per tute tradukita rolludo en esperanto "Morto vestiĝas per blanko". Enketan vesperon oni povus difini kiel troviĝantan inter la ludo Cluedo kaj teatraĵo. Vi ludos iun rolon (kiel aktoro) kaj enketos por interalie trovi la identecon de la murdisto (samkiel Cluedo-ludanto faras).

Vi trovos pli da informoj ĉe tiu paĝo
http://www.ipernity.com/blog/arbofeo/411720

Atentu, NUR la organizanto legu la enhavon de la elŝutebla dosiero. Se ludanto jam konas la intrigon, tio fuŝos la ludon.

Katalin
afiŝita je 2013-07-22 11:05:12

Dankon pro la materialo. Post UK mi rigardos ĝin pli detale. Salutojn el Rejkjaviko.

fredeo
afiŝita je 2020-03-14 09:01:46

Dankon pro la materialo. Post UK mi rigardos ĝin pli detale. Salutojn el Rejkjaviko.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.