Forumo

TemojPanteonoMi proponas Germain Pirlot

Mireille
afiŝita je 2013-09-29 09:22:14

ĵus mi ricevis de Germain Pirlot el Belgio:
=================
Afrika kunagado :
Dum kelkaj jaroj mi iomete kunagadis kun Hans Bakker pri lia rimarkinda agado en Afriko.
Mi sugestis al li kontakti legantojn de afrikaj revuoj, kiuj deziris korespondi kun eksterkontinentaj legantoj; pri tio li konsentis kaj tiam mi abonis du afrikajn revuojn franclingvajn : “Bingo” kaj “Jeune Afrique”.
Al la korespond-petantoj mi sendis letereton (20-o monate) en kiu mi atentigis pri la eblecoj de Esperanto por eksterlandaj, eksterkulturaj rilatoj, kaj proponis senpagan korespondan E-kurson kun 10 lecionoj. Al tiu letero mi aldonis paĝon de pozitivaj opinioj pri Esperanto de … afrikaj ambasadoroj ĉe UNo en Nov-Jorko, kiujn mi hazarde trovis. Krome mi aldonis la unuan lecionon de la proponita kurso; la ekzercoj devis esti senditaj al Hans Bakker, kiu resendis ilin kun laŭnecesaj korektoj kaj kun la sekvanta leciono.

Tion mi faris de decembro 1981 ĝis decembro 1988, kiam Hans petis ke mi ĉesu, ĉar tio postulis pli kaj pli da tempo kaj ke, intertempe, kelkaj “lernantoj” komencis mem instrui Esperanton al samlandanoj.

Jen la rezultoj por mia afrika E-agado dum la plej aktiva periodo :

jaro nombro da senditaj poŝtaĵoj kostoj (en belgaj frankoj)

1981 23 610
1982 391 7.523
1983 353 6.026
1984 375 5.983
1985 401 6.634
1986 83 2.419
1987 50 682

Rezulto – Pluraj Afrikanoj eklernis Esperanton tiamaniere kaj kelkaj el ili lanĉis E-movadon en sia lando.

Mirejo:
Mi persone konas diversajn lernantojn de tiuj du moshtuloj de nia movado.
en Benino agadas Privas Tchikpe.
en Senegalo agadas Alphonse Diatta.
en Togolando agadas Koffi Gbeglo.

jes, vere, tiuj eminentuloj Bakker kaj Pirlot semis en Afriko fruktodone.
Plie Germain Pirlot daŭre liveras aktualan liston de universitatoj, kie eo estas instruata.

Pro tio mi proponas, ke Germain Pirlot estu en nia panteono.

Katalin
afiŝita je 2013-09-30 16:48:53

Dankon, Mirejo, mi ekagis.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.