Forumo
Temoj / Metiejo / listo de radi-kanaloj kun horaro
|  | 
					(Eksmembro) Johan_Derks
                     
                    Unue mi ne scias, chu chi tiu rubriko taugas por mia demando. Se ne, kie mi enmetu ghin? Nun mia demando: Mi ricevis demandon de Serba esperantistino kiel shi plibonigu sian parolkapablon. Mi ne havas rektan solvon por tio sed volas atentigi shin pri en Serbujo bone audeblaj radi-elsendoj. Char mi ne interesighas pri radi-auskultado en Esperanto, mi ne scias kiel procedi por kunmeti - por shi kaj aliaj - liston de tiaj radi-kanaloj. Chu iu havas sperton pri tio ? Johan Derks | 
|  | 
                    Katalin
                     
                    Saluton,  Bv. iri al la Biblioteko, kaj tie la lasta parto estas: RETLIGILOJ. Dekstre videblas la enhavtabelo, kaj la antaŭlasta ero estas kolekto de radio- kaj televidelsendoj. Mi donas la rektan ligon al la RETLIGILOJ, sed estus bone se laŭ la priskribo vi mem povus trovi ĝin. http://www.edukado.net/biblioteko/retligiloj. Ĉiukaze radioelsendoj taŭgas por evoluigi la aŭdkomprenon, kaj ne la parolkapablon. Mi estas preperanta liston de aktivaĵoj, kiuj evoluigas la parolkapablon. Mi anoncos, kiam mi finis ĝin. | 


 
 