Forumo

TemojEkzamenojNeniigo de dokumentoj post la Dua Tutmonda sesio

Katalin
afiŝita je 2013-10-29 16:06:23

Ĉar finiĝis la sesio kaj ties administraj partoj, venis la tempo neniigi la koverton, en kiu vi konservis la fotokopiojn de la testoj kaj aliajn restantajn dokumentojn.
Bv. antaŭ komisiono, prefere tri personoj, sed minimume du, okazigi tiun neniigan proceduron.
Sen malfermi la koverton bv. bruligi ĉion aŭ se vi povas tranĉi ĝin je malgrandaj pecetoj pere de oficeja tiucela aparato, ankaŭ tio bonas. En tiu lasta kazo, kompreneble, vi devos malfermi la koverton, kaj sen rigardi la dokumentojn fari la neniigon.
Mallongta protokolo necesas pri la ago: kiuj, kiam, kie, laŭ kiu maniero neniigis la pakaĵon. Bv. sendi ankaŭ foton, se eblas.
Tiuj lokoj, kiuj neniel povas aranĝi la nenigon, devas serĉi kaj trovi okazon ĉion sendi/transdoni al mi iam en la estonteco (Le Touquet meze de novembro, malferma tago en Roterdamo, Poznan fine de januaro, ktp.... Por sendi ĝin poŝte petu la adreson de mi.
La mallongan raporteton vi pvoas loki ĉi tien, suben, aŭ sendi aparte, en mesaĝo.

ADelm
afiŝita je 2013-11-01 18:46:07

Mi neniigis la dokumentojn la 31-an de Oktobro, en Froidchapelle ĉe mia filino. Mi bruligis ilin.
Ĉeestis Aline Delmotte, Gétan Tomaszkiewicz kaj mi mem Alain Delmotte.
Fotoj senditaj per reta mesĝo.

Temas pri la dokumentoj de la KER sesio en Gento, Belgio.

Alain Delmotte

gravuristo
afiŝita je 2013-11-04 07:00:45

Saluton el Vendeo
Ni neniigis la dokumentojn la 2-an de novembro en La Tranche sur mer ĉe Marie-Christine kaj Wieslaw Koson. Marie-Christine estas vic-kasistino de nia asocio (Esperanto-Vendée).
Ĉeestis Patrice Joly (kasisto), Lucette Lejeau, kaj mi Stéphane Robert (vic-prezidanto + organizinto pri Kerekzamensesio en La Roche sur Yon).
Ni fortranĉis ĉion kaj poste bruligis la tuton.
Mi estas sendonta fotojn per reta mesaĝo al Katalin, kiun ni salutegas kaj denove dankegas.

isksanjo
afiŝita je 2013-11-15 06:46:55

Kara Katalin,

La 9an de novembro ĉe la oficejo de JEI, ni finis le neniigan proceduron de la dokumentoj. Ĉeestis s-ino Syozi Keiko, gvidanto de ĉi-foja ekzamensesio, s-ro Iŝino Josio, direktoro de JEI kaj mi. Ni disrompis ĉion per paperdisŝirilo.
Mi retmesaĝe sendos al vi foton, kiun fotis s-ro Iŝino.

ISIKAWA Tieko/Tokio

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.