Forumo

TemojPanteonoMi proponas Elisabeth Le Dru

Mireille
afiŝita je 2014-04-09 09:51:13

Elisabeth estas el Vannes, Bretonio, Francio.
Ŝi instruas Esperanton.
Multaj faras tion...
Ŝi estas elstara, ĉar ŝi inventas plej multe da ludoj por paroligi la gestudentojn.
Hodiaŭ mi estas ĉe ŝi kaj ŝi montris al mi sian instrumaterialon. Mirinde ampleksa kaj varia materialo!!!
Mi petis, ke ŝi verku artikolojn por Internacia Pedagogia Revuo (organo de ILEI) kaj mi petis, ke ŝi venu al la Konferenco 2015 en Oostende, Belgio, por ke ni ĉiuj povu ludi kun ŝi kaj vidi, kiel oni povas progresigi la gelernantojn.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.