Forumo

TemojPri edukado.netRISKO estas unujara

Katalin
afiŝita je 2014-04-12 22:01:40

HURA, nia ludo, RISKO nun estas unujara.
La koncernan anoncon vi trovas ĉi tie:

Pasis 365 ludtagoj, aliĝis al la ludo 557 personoj el 59 landoj. La 1039 demandoj ludiĝis iom pli 74 000 fojojn en ĉ. 29 000 ludoj.
Se ni povus interveni en la programan parton, mi aranĝus, ke en la naskiĝtaga ludtago ĉiu ricevu 4 poentojn. Sed ĉar tiom kapabla mi mem ne estas, bv pluludi laŭ la normala sistemo ankaŭ hodiaŭ. :-)

Detalajn statistikaĵojn pri la ludo vi povas legi en nia statistika paĝo.
Viaj komentojn ni volonte legus ĉi-sube .
Kaj se vi volas esprimi vian dankemon ankaŭ per donacoj, bv trovi la SUBTENPAĜON.

Kore salutas ĉiujn riskantojn Katalin kaj Mogens

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.