Forumo

TemojMovadoEsperantaj monumentoj

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-06-02 17:57:07

En mia urbo du E-monumentoj atendas favoran okazon por enmondiĝi.
Komence de la okdekaj jaroj la Kultura Kooperativo de Esperantistoj - tradicia brazila e-organizaĵo - okazigis serion de t.n. seminarioj kun propagandaj celoj. Ankaŭ en nia urbo - (Uberlândia-MG) okazis seminario. Tiam la urbestro estis ties patrono kaj honora gasto. Kiel frukto estis instalita en triangulforma placeto en la urbo buston de Zamenhof. La busto malaperis jam de pli ol dek jaroj. Oni ne scias precize, kio okazis al ĝi.

Antaŭ kelkaj jaroj (2011) ni trovis skulptiston, kiu akceptis fari novan buston kontraŭ difita sumo (la sumon ni provis akiri ĉe la urbestraro, sed eĉ post longa traktado la afero ne prosperis al ni. Ni do entreprenis vendadon de diversaj Esperantaĵoj. Tiel ni sukcesis kolekti la monon). La celo estis instali ĝin jarfine, sed pro diversaj kialoj la skulptaĵo ne estis preta. La afero prokastiĝis al la sekva jaro, sed ankaŭ tiam la skulptaĵo fine ne pretiĝis. En la jaro 2013 la skulptisto ne povis prilabori la buston. Ni ne trovis alian laboriston, kiu prenus sur sin la skulptadon. Rezulte de tio, la argila provskulptaĵo frakasiĝis. Ni esperas finfine ĉi-jare reaperigi la Zamenhofan buston sur la ankoraŭ ekzistanta en la placo piedestalo.

Alia monumento, kiu ankoraŭ ne konstruiĝis, sed ankoraŭ restas skizita surpapere, estas stelforma placeto konstruota en la lernejo, kie mi laboras. Iu amika arkitekto planis ĝin kiel donacon al la lernejo. Tie esperanto estas instruata. Ni volonte donacus kopion de la projekto al iu ajn, kiu dezirus konstrui surbaze de ĝi. La placprojekto dependas de certa (iom alta) monsumo por fine realiĝi. Ni devos ankoraŭ atendi. Prioritate ni zorgos pri la enplacigo de la busto, kiu estos lokita en regiono kun sufiĉe intensa trafiko de homoj kaj veturiloj. Por la gelernantoj el nia lernejo kaj por la urbaj kaj regionaj esperantistoj, la busto fariĝus grava referenco, kaj eble renkontejo, aŭ ejo por propagandaj agotagoj :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-09-19 19:50:56

La skulptisto, kiu entreprenis la skulptadon de la Zamenhofa busto (pri kiu mi skribis pli frue) asertas, ke la busto estos preta por la chi-jara decembra Z-tago. Ni vizitis lian skulptejon. La rezulto estas impresa, eĉ nekredebla. Ni povas aserti, ke tiu ĉi busto estos unu el la plej imponaj kaj belaj inter ĉiuj, kiujn konas - des pli bone por la urbo kaj la placo mem. Nu, ni esperas, ke li ja sukcesos ĉion fini, kiel li asertas, kaj ke la afero realighos. Mi aldonis foton, por ke vi vidu, kie precize estos la skulptaĵo. Ĝi staros sur la pinto de tiu triangulforma placo, kie kruciĝas kvar avenuoj.

Se vi deziros rigardi lian antaŭan laboron, vizitu la blogon esperantonaescola.blogspot.com.br - en la menuo alklaku "busto de Z."
Tiu busto ne plu ekzistas. La nuna estas tute nove skulptita.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1411156256.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.