Forumo
![]() |
leandro_abrahao
Koran saluton!
Ĉi-jare estis fondita (neformale) en la lernejo, kie mi laboras kaj kie esperanto estas instruata, esperanto-klubeto, kiu konsistas el interesitaj gelernantoj. Ĝia nomo estas (iom humure) LEK (Lerneja E-Klubo). Ni kunvenas unufoje monate (ni havis ĝis nun du renkontojn), ekster la lerneja tempo, por elvolvi specialajn aktivaĵojn, ekz. ludojn, filmosesiojn k.s. Nia espero estas, ke tiu grup(et)o atingu sufiĉan nivelon por ĉiujarfine trapasi KER-ekzamenon je nivelo B1. 40-minuta semajna kontakto kun fremda lingvo signifas (tre) malmulte. La klubanoj havos iom pli. Ni almenaŭ provos realigi (iam) la planon oferti jarfine KER-ekzamensesion. Eĉ se necesos oftigi la renkontojn ![]() |
![]() |
leandro_abrahao
La gelernantoj konkursis por elekti emblemon por nia Lerneja Esperanto-Klubo. Kiel premion la kreinto de la emblemo ricevinta plimulte da voĉoj ricevos kuponon rajtigantan la mendo de pico. Nu, la premio furoris, kompreneble
![]() Antaŭ kelka tempo ni inaŭguris dulingvan blogon, en kiu ni deziras afiŝi faritajn aktivaĵojn, kaj kiu servus kiel helpilo kaj kiel et-eta Esperanta enciklopedio. ![]() |
![]() |
Katalin
Leandro, gratulojn pro via multfalnka laboro por Esperanto kaj por nia paĝaro.
Aparte mi dankas vin pro tio, ke vi komunikas viajn ideojn kaj atingaĵojn tra nia reto, provas animi la forumon. Espereble iom post iom ankaŭ aliaj kolegoj partoprenos en al konversacioj. |
![]() |
leandro_abrahao
Kara Katalin, estas plezure kontribui, eĉ se maleminente kaj pale ![]() |