Forumo

TemojMetiejoLudoj, ludiloj: Skrablo

Katalin
afiŝita je 2010-08-16 21:11:25

Pluraj kolegoj sendis skrablo-ludilojn.
Bv vidi la materialojn en la sekcio Instrumaterialoj.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-03 02:06:23

kiam mi estis Esperanta bebo mi elprovis diversajn variantojn de skrablo, kaj ĉiam konstatis, ke... ĝi estas neludeble tro facila. En Esperanto eblas krei vortegojn kun apenaŭ klarigebla signifo. Eble la solvo estas ludi uzante tre multajn Ĥ kaj Ĵ?

mat956
afiŝita je 2010-10-17 11:45:26

pwierzbowski skribis:
En Esperanto eblas krei vortegojn kun apenaŭ klarigebla signifo. Eble la solvo estas ludi uzante tre multajn Ĥ kaj Ĵ?
Ankaŭ vi konstatis tion :|
Eble ne ĥo aŭ ĵo, sed almenaŭ pli da ŭo-tegoletoj (kaj malpli da o/a/e/n) estus konvene por ne elfari blokaĉojn 6x4-tegoletajn.

pwierzbowski
afiŝita je 2011-11-29 16:29:12

Jen skrablo (nomita Aboco) kiun mi lastatempe faris donace. Hieraŭ ni provludis, estis amuze, kun helpo de PIV oni lernas amase novajn vortojn. Oni povas iel modifi la regulojn, ekz. devigi uzi la finaĵojn, decidi pri la nombro de afiksoj aldoneblaj al la radikoj ktp.

 JPG Alkroĉita dosiero: 10086_1322584152.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.