Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoTiom ... ol?

danielcg
afiŝita je 2014-08-03 22:46:53

Saluton, gesamideanoj.
Dimanĉvespere post la UK, mi estas iom laca kaj do hazarde foliumas (videkranumas?) la esperantlingvan Vikipedion, kie mi trovis ĉi tiun frazon, kiu al miaj okuloj impresas kiel stranga:
"Esperanto estas tiom esprimeca ol interlingvao aŭ iu ajn lingvo natura."
Ĉu "tiom ... ol" estas korekta? Mi skribus "tiom ...kiom", aŭ eble "ne malpli ... ol".
Kion vi opinias?
Daniel

tukero
afiŝita je 2014-08-04 21:11:43

Spontane mi konsentas kun vi, Daniel.
La partikulo „ol“ estas prasence asignita al la komparacio, specife al la komparativo. La koncerna frazo esprimas „samgradigitan komparon“ aŭ „komparacion de egaleco“. La vorto „tiom“ staras antaŭ adjektivo, kiu samgradigite determinas la substantivojn Esperanto, interlingvao kaj lingvoj naturaj, do samspecajn aferojn (lingvojn). Tial la simetriaj formoj „tiom – kiom“ ĉi tie preferindas.
Salutas Ĝeraldo

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-08-04 21:34:17

Koran saluton Ĝeraldo kaj Daniel,
Ankaŭ tiel...kiel taŭgas. Estas bone, ke en tiuj okazoj, kiam oni certas pri la malĝusteco, eblas redakti la Vikipedian tekston. Mi faras tion de tempo al tempo. Iuj tekstoj estas Esperantigitaj el nacia lingvo per tradukiloj, do indas ie kaj ie korekti :)

Ĉu vi konas la libron Vikipedio por vi - kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas?
Jen ĝi en la katalogo de UEA kaj la recenzo farita de Edukado.net

danielcg
afiŝita je 2014-08-05 00:23:09

Saluton, Leandro kaj Ĝeraldo.
Mi aĉetis tiun libron en la libroservo de UEA dum la ĵusfinita UK, sed ankoraŭ ne legis ĝin.
Ĝuste intenco de mia aĉeto estas vidi, ĉu mi povos iel kunlabori pri la esperantlingva Vikipedio.
Via, Daniel

leandro_abrahao skribis:
Koran saluton Ĝeraldo kaj Daniel,
Ankaŭ tiel...kiel taŭgas. Estas bone, ke en tiuj okazoj, kiam oni certas pri la malĝusteco, eblas redakti la Vikipedian tekston. Mi faras tion de tempo al tempo. Iuj tekstoj estas Esperantigitaj el nacia lingvo per tradukiloj, do indas ie kaj ie korekti :)
Ĉu vi konas la libron Vikipedio por vi - kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas?
Jen ĝi en la katalogo de UEA kaj la recenzo farita de Edukado.net

tukero
afiŝita je 2019-02-28 23:03:46

Mi konstatis ke en vikipedio estas tute malĝustaj informoj pri mi kaj mia edzino. Mi ĝojus ricevi rekomendon,kiel korekti tion.
Kore salutas
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.