Forumo

TemojEkzamenojKiam okazu la 4a tutmonda ekzameno en 2015?

Por kiun tago vi pretas helpi okazigi ekzamensesion en via urbo?

kristof
afiŝita je 2014-10-14 04:54:37

Iu hieraŭ atentigis min pri tio, ke la 9a de Majo en Francio venas post ferio. Multaj homoj estos forveturintaj… Tio plifortigas mian opinion, ke estus pli prudente elekti aliajn datojn en Majo aŭ Junio, Katalin.

Golfestro
afiŝita je 2014-10-18 17:04:08

Kiam oni konos la daton de la tutmonda sesio ?
DJ

Katalin
afiŝita je 2014-11-06 08:01:38

Ni decidis pri la sekvaj ekzamensesioj. Bonvolu legi la mesaĝon http://edukado.net/novajhoj?id=501 kaj kiel eble plej frue decidi kaj reagi. Espereble la novaj datoj kaj ebloj kontentigos ĉiujn.

kristof
afiŝita je 2015-02-17 17:01:13

Hodiaŭ estas ankoraŭ nur 15 kandidatoj en 2 urboj. Ŝajnas, ke la tutmonda ekzameno komencas senspiriĝi… Fakte, precize tio okazis en nia urbo la pasintan jaron: mi ne sukcesis kolekti sufiĉan nombron de kandidatoj. Retrorigardante la evoluon de la kandidat-nombro en Tuluzo, oni vidas tion:
  • 2012 : 14 kandidatoj
  • 2013 : 7 kandidatoj
  • 2014 : 4 kandidatoj anonciĝis, sed la ekzameno nuliĝis
  • 2015 : 11 kandidatoj kaj verŝajne venos kelkaj pliaj ĝis Majo
Vidante la ĝeneralajn statistikojn, konstateblas la sama tendenco. Eble indos pesi la ideon okazigi la tutmondan ekzamentagon unu jaron el du? Same kiel la Olimpiaj ludoj :)

Katalin
afiŝita je 2015-02-17 17:13:21

Jes, Kristof, mi havis la saman ideon. Krom se okazos vera miraklo ĉi-jare, tre verŝajne en 2016 ne estos Tutmonda Ekzamentago. Ni paŭzos. Alifalanke, espereble, ekzistas ankoraŭ cento da aliaj lokoj, kie povintus troviĝi kandidatoj kaj intereso, ni tamen ne trovas unu la alian. Mia celo estis okazigi tiajn sesiojn ne ĉiam en la samaj lokoj, kompreneble… sed atingi ĉiam novajn kaj novajn lokojn… eĉ se tio signifas denove kaj denove trejni homojn por okazigi sesiojn.

pjer
afiŝita je 2015-02-18 09:49:56

Saluton,
fakte tiunjaron en Limoĝregiono mi ankoraŭ ne certas, ke mi kunigos sufiĉe da kandidatoj, mi proponos post kelkaj tagoj sesion la 30an de majo, se la 5 aŭ 6 homoj, kiuj antaŭe pripensis kandidatiĝi, konfirmos.
Ĝis amike, Pjer.

isksanjo
afiŝita je 2015-02-26 13:03:49

Kara Katalin,
Finfine mi sukcesis kapti almenaŭ kvin ekzamenotojn en Tokio. Se oni scios, ke ne okazus tutmonda ekzamensesio en 2016, povus multiĝi la nombro.
Amike, Tieko

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.