Forumo

TemojInterkultureKio okazas, kiam infano perdas denton?

Kio okazas, kiam infano perdas denton? Bv indiki vian devenlandon.

Mireille
afiŝita je 2014-10-12 15:51:54

En mia kulturo (en franclingva parto de Svislando) la ĵus falintan denton la infano devas meti sub sian kapkusenon vespere. Matene la infano trovos etan donacon, kiun patro aŭ patrino metos diskrete dum la dormo de la infano. La gepatroj mencias al infano, ke muso venis por fari tion.

 JPG Alkroĉita dosiero: 11389_1413129114.jpg

Mireille
afiŝita je 2014-10-12 15:56:33

Pri Nepalo: loko ludas rolon: la denton iu ĵetu super la tegmento de la domo al alia flanko de ĝi. Muso alportos novan bonan denton.

Katalin
afiŝita je 2014-10-12 21:12:05

Mireille skribis:
En mia kulturo (en franclingva parto de Svislando) la ĵus falintan denton la infano devas meti sub sian kapkusenon vespere. Matene la infano trovos etan donacon, kiun patro aŭ patrino metos diskrete dum la dormo de la infano. La gepatroj mencias al infano, ke muso venis por fari tion.
Ni estas senradikaj en Nederlando. Kiam Marteno perdis la denton, ni agis laŭ franca maniero, kiel vi skribis ĉi tie… Sed mi tute ne scias kion faras oni en Hungario kaj kion en Nederlando…

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-12 22:05:16

Mireille skribis:
En mia kulturo (en franclingva parto de Svislando) la ĵus falintan denton la infano devas meti sub sian kapkusenon vespere. Matene la infano trovos etan donacon, kiun patro aŭ patrino metos diskrete dum la dormo de la infano. La gepatroj mencias al infano, ke muso venis por fari tion.
En Brazilo infanoj metas la deton sub sian kapkusenon, ĉar, laŭ onidiroj, dentofeino venos por ŝanĝi la denton kontraŭ donaceto (kion gepatroj mem faras). Sed ne nur tiu legendo ekzistas. Mi ekz. ĉiam ĵetis miajn detojn sur la tegmenton kaj faris peton al la dentofeino. Mi ne memoras, ĉu miaj petoj estis elaŭditaj =)

nicolee
afiŝita je 2014-10-12 22:44:05

En Aŭstralio same ekzistas dentofeino kiu alportas iom da mono.

nicolee
afiŝita je 2014-10-12 23:00:53

Estas ja multaj infanlibroj pri la dentfeino. Jen parto de unu el tiuj libroj. Knabineto malkontentas ĉar ŝia dento multe moviĝas. Ŝi tute ne volas ke tiu dento forfalu. Tiam iu rakontas al ŝi ke se ŝi metas denton sub la litkusenon dum la nokto dentfeino anstataŭos ĝin per mono. La knabineto jam pensas pri ludilo kiun ŝi deziras aĉeti kaj nun ŝi deziras ke la dento tuj forfalu. Post relative longa tempo la dento tamen finfine forfalas. Ŝi metas la denton en sian poŝon. Antaŭ ol enlitiĝi ŝi volas preni la denton, sed ho ve ĝi ne plu estas en la poŝo. Ŝi provas serĉi la denton sed ĝi restas netrovebla. Ŝi kompreneble ekploras. Nun mi ne povos aĉeti la ludilon. Ŝi havas pli aĝan fraton kiu havas bonan ideon. Dum la nokto sonĝu pri io amuza, vi ekridos kaj malfermos la buŝon kaj la feino povos vidi ke via dento vere forfalis. Kaj tio ja bone funkciis, la knabineto ja trovis la sekvan matenon moneron sub sia litkuseno!

tukero
afiŝita je 2014-11-10 22:13:45

En Usono ankaŭ ekzistas la kutimo meti la denton sub la kapkusenon, por ke ĝin forprenu la dentfeino. Matene oni trovis moneron, per kiu la feino anstataŭigis la denton.

fringilla13
afiŝita je 2014-11-11 10:23:32

Kiam mi estis infano, mi neniam aŭdis pri dentofeino aŭ simila figuro. En Pollando gepatroj ofte helpis al sia infano forigi la moviĝantan denton kaj, se la infano estis brava (maltimema), ili ĝojis kune kun ĝi, laŭdis ĝin kaj ofte (nedevige) premiis la infanon per monero aŭ alia etaĵo (donaceto). Nek mi, nek miaj tri fratoj, iam ajn estis ĉe dentokuracisto pro moviĝanta antaŭa laktodento. La infano gardis la dentojn en bela skatoleto kiel memoraĵo ("trezoreto" ) - same kiel patrino gardis buklon de hararo de sia etulo, kaj post jaroj montris ĝin al pli aĝa, jam malhelhara, infano: "Rigardu, iam vi estis blondulet(in)o!"

Neniam mi kuŝigus la denton sub la kusenon! Ĝi ja povus perdiĝi kaj mi ne povus gardi ĝin en mia skatoleto kaj poste montri al amikinoj en la lernejo! Kaj tamen dum la tempo ĉiuj dentetoj ie perdiĝis. Sed mi konas plenkreskan, dudekkelkjaran personon, kiu ankoraŭ havas siajn laktodentojn en bela skatoleto!

Simile mi faris kun miaj gefiloj, kaj ili neniam rakontis al mi, ke aliajn infanojn vizitas dentofeino. Nun, en la lernejo, kelkaj infanoj konas dentofeinon, kelkaj ricevas moneron de gepatroj, multaj ricevas doneceton de dentokuracisto. Dentofeino certe venis kun alilandaj fabeloj tra televido, sed mi persone ne konas iun ajn fabelon aŭ libron pri dentofeino, nur la ĉarman rakonton el unu el miaj plej ŝatataj porinfanaj libroj (kiun mi multfoje voĉlegis al miaj gefiloj) "Infanoj el Bullerbyn" ("Alla vi barn i Bullerbyn" ) de Astrid Lindgren.

fringilla13
afiŝita je 2014-11-12 21:37:37

Hodiaŭ en la lernejo du ĉarmaj 6-jarulinoj venis kaj montris al mi truetojn post la elfalintaj laktodentoj. Mi kaptis la okazon kaj demandis ilin, kion ili faris kun la dentoj. Ili ambaŭ apartenas al la grupo "feina". Ili klarigis al mi, ke dentofeino estas en fabeloj. Unu diris: "Kiam panjo estis infano, ne ekzistis dentofeino, do mi decidis, ke la sekvan denton mi metos sub la kapkusenon de panjo, kaj ankaŭ ŝi ricevos moneron." Ĉarmege, ĉu?

tukero
afiŝita je 2014-11-12 22:55:03

Jesege!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.