Forumo

TemojPanteonoTago de Instruistoj

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-15 16:37:50

Hodiaŭ en Brazilo oni festas la Tagon de la Instruistoj =)
Laŭ la vikipedia artikolo tiu tago estas festata tre malsame en la mondo. Varias la festotago kaj la festomaniero. Ĉiuokaze valoras omaĝe rememori ilin, aparte la panteonanojn, Katalin kaj ĉiujn E-instruistojn de edukado.net :) Gratulojn!

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-10-05 02:24:13

Mi dividas kun Katalin kaj certe kun pluraj el vi la saman senton!
Gratulojn al la instruistoj!

Mireille
afiŝita je 2015-10-08 13:21:52

Saluton al chiuj geinstruistoj! Kolegece saluton!
Saluton al chiuj!

De Nicholas Bennett:

"Instrui estas unu el la plej gravaj profesioj. Ni donas niajn infanojn al iu instruisto por granda parto de la jaro. Ni atendas de la lernejo, ke tie niaj infanoj ne nur estu vartataj, sed ankau samtempe ke ili ricevu sciojn. Ni atendas, ke neniu mistraktu ilin, nek instruistoj nek aliaj kamaradoj. Chiuj esploroj montras, ke la kvalito kaj efikeco de la lernprocezo dependas pli de la instruisto ol de iuj aliaj faktoroj. Same kiel en multaj profesioj kelkaj instruistoj estas kapablaj kaj motivitaj, sed aliaj ne sentas sin koncernataj, chu infanoj lernas ion au ne. Komence de la sesdekaj jaroj la esploroj montris, ke la geinstruistoj havas plej respektitan profesion en la kamparanaj regionoj de Afriko. Nuntempe esploroj montras la malon."
El "All in the Cause of Duty" tradukita al la franca "A hauteur de conscience"

Shlosilan rolon havas la instruistoj. Ilia laboro ne similas al la laboro de sekretario, kiu produktas 50 au 100 leterojn en unu tago. Instruisto laboras kun aliaj homoj, chu infanoj, chu studentoj, chu plenkreskuloj. La laboron de sekretario oni povas mezuri, tiun de la instruisto ne tiom facile, char multaj aliaj faktoroj intervenas. Instrui similas al arto, al teatrumado; la instruisto devas kapti la atenton de sia publiko kaj transdoni sciojn, vekigi kapablojn. Kantisto kantas chiun vesperon la saman programon al diversaj publikoj, la instruisto prezentas chiun tagon, chiun horon alian programon al la sama publiko. Giganta defio!!

Nuntempe chio evoluas rapide: la mondo ne fartas bone: la socio atendas multon de la lernejo kaj de la instruistoj: la metodoj evoluas kaj instruistoj devas lerni daure ion novan, iujn novajn metodojn. Granda defio!!

la instruisto devas diveni, chu la lernanto memstare antaueniros, chu la lernanto bezonas gvidadon, chu la lernanto banas en problemoj, kiuj malebligas al li/shi ion lerni. Flarkapablon la instruisto devas havi.

Kiam ni vidas pozitivan evoluon che studento, estas granda ghojo por ni instruistoj. Kiam audighas inteligentaj demandoj dum nia kurso, estas granda ghojo por ni. Kiam ni revidas niajn lernantojn post kelkaj jaroj kaj konstatas, kiom flue ili parolas Esperanton, estas granda ghojo por ni. Kiam ili farighas aktivistoj kaj gvidas efike iun grupon, ni povas fieri.

Karaj gekolegoj!
Kiel Arina Osipova hodiau skribis, kiel Stefano Keller hodiau skribis, ni estu konsciaj pri niaj respondecoj, ni estu diligentaj en nia propra progreso, chu lingva chu pedagogia, ni estu fieraj pri nia nobla laboro.

Elkore salutas

Mireille Grosjean
prez de ILEI

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.