Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojVolontulu en Bjalistoko!

Nadijka
afiŝita je 2015-01-21 12:18:05

Volontulu en Bjalistoko!

Ni serĉas volontulon, kiu laboros kun ni ekde aŭtuno 2015:

Se vi: ¨ estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo (ne nepre el Eŭropa Unio, sed nepre ne polo!) ¨ ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi ¨ volas dum 9 monatoj loĝi en la urbo de Ludoviko Zamenhof ¨ deziras ekkoni Pollandon, polajn kulturon kaj lingvon ¨ ŝatus renkonti polajn esperantistojn kaj kunlabori kun ili

… ni havas oferton por vi!

Vi povas fariĝi volontulo en la programo de Eŭropa Volontula Servo (EVS)! En ĝi dum naŭ monatoj vi laboros kun esperantistoj de Bjalistoko en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, havos la okazon labori en Esperanto-biblioteko, subtenos lokan universitatan Esperanto-rondon, gvidos kursojn de la lingvo aŭ helpos ilin prepari, partoprenos en organizado de diversaj E-eventoj, kunorganizos la bjalistokan lingvo-kafejon. Vi havos la okazon ekkoni novan (aŭ ne) landon, ĝian kulturon, loĝantaron - kaj lingvon, kiun oni misopinias malfacila

La volontulo eklaboros en Bjalistoko la 1an de septembro 2015, sed la daton ni povas eventuale fiksi laŭ ĉies bezonoj (la projekto povos komenciĝi eĉ en oktobro). Eŭropa Komisiono en EVS certigas inter alie:

¨ plenan pagon de transporto al la loko, en kiu vi laboros, kaj reen post la programo ¨ plenan pagon de kostoj de loĝado (kutime en studenta domo aŭ aparta loĝejo) ¨ pagon de materialoj bezonataj por via laboro ¨ poŝmonon por kromaj elspezoj (ĉ. 85 eŭroj ĉiumonate) kaj monon por manĝaĵoj (ĉ. 95 eŭroj) ¨ plenan vivasekuron dum la volontula servo ¨ urban trafikbusan bileton kaj bileton por aliaj labortaskaj lokoj ¨ trejnadojn (antaŭ forveturo al Pollando, tuj post alveno, kaj meze de la programo) ¨ kurson de la pola lingvo (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia) ¨ post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu certigos ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio okupiĝis ¨ helpon de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj

Krome vi povos ekkoni aliajn eksterlandanojn, kiuj - same kiel vi - estos eŭropaj volontuloj en Bjalistoko kaj en aliaj urboj. Ne perdu la ŝancon kaj travivu ĉi aventuron - ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo! Ĝis nun jam kvin esperantistoj estis EVS-volontuloj en Bjalistoko (Christophe el Francio, Guy el Britio, Zsófia el Hungario, Arina el Rusio, Andrij el Ukrainio, Nadia el Ukrainio).

Gvidlibro pri la programo Eŭropa Volontula Servo, en pluraj lingvoj, troviĝas ĉe: http://europa.eu/youth/country/76/theme/46_en

MALSUPRE troviĝas ligilo al formularo, kiun vi devas plenigi kaj sendi al la retadreso babelturo@gmail.com ĝis la fino de januaro 2015. Ne restis do multe da tempo! Tiam ni informos ĉiujn pri elektita kandidato kaj detale priskribos ĉiujn formalajn postajn paŝojn. Se vi havas demandojn - kontaktu nin per tiu retadreso.

Malsupre vi trovos ankaŭ prezentaĵon pri EVS, prezentitan dum Arkones en Poznano, kiu skize prezentas ĉion pri la programo de Eŭropa Volontula Servo. aldonaĵo al la artikolo:
FORMULARO sendenda al babelturo@gmail.com http://espero.bialystok.pl/download.php?id=194

mallonga PREZENTAJXO pri la programo http://espero.bialystok.pl/download.php?id=193

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.