Forumo

TemojRISKODemandoj al Valentin Melnikov

Katalin
afiŝita je 2015-03-01 20:42:04

En tiu ĉi fadeno de RISKO ni lanĉas novan tradicion, nome ŝatus ekkoni pere de viaj demandoj la plej sukcesajn konkurantojn de RISKO. La vicon ni komencas kun Valentin Melnikov, kiu en februaro 2015 gajnis en la ludo 7-an fojon.
Bv. sube starigi al li viajn demandojn kaj ni esperu, ke Valentin respondos al ili.
La unua demando, tiu de la redaktoro estas:
Valentin, kion signifas por vi la ludo RISKO? Kial vi ludas ĝin?
Antaŭdankon pro la respondo, amike, Katalin

vmel
afiŝita je 2015-03-02 08:21:13

Kara Katalin,
dankon pro viaj zorgoj kaj interesiĝo.
Mi jam rakontis ie aliloke, ke mi ekde 1992 ludis ruslingvajn intelektajn ludojn, individuajn kaj teamajn.
Pri unu el la ludoj oni povas legi en Vikipedio:
- tie fine de la artikolo estas mencio de miaj atingoj.
Bedaŭrinde en tiun ludon pli kaj pli penetras komerco kaj kun ĝi - ĉiuj negativaj trajtoj, intrigoj kaj diversaj friponaĵoj. Do mi iom post iom forlasis la rusan intelektludan movadon... sed ja cerbo bezonas aplikon, ekzercadon - samkiel muskoloj de forta sportisto.
Ankaŭ la lud-pasion, deziron venki (per propraj kapabloj, sed ne per ia hazardo) nenio povas estingi.
Do, la Risko-ludo iĝis la plej taŭga.
Mi aktive uzas Esperanton ekde 1982, baldaŭ mi trovis la preferatan agad-sferon: beletron. Oni konas min kiel poeton, tradukanton kaj recenziston:
http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/index.html
http://esperanto.net/literaturo/autor/melnikov.html
http://eo.wikipedia.org/wiki/Valentin_Melnikov
miaj recenzoj legeblas:
http://esperanto-ondo.ru/Ind-rec.htm
(ankaŭ aliloke, troveblas per guglo)
Do multjara okupiĝo pri E-literaturo donis al mi sciojn, utilajn por la kultura branĉo de "risko", multjara sperto de lingvo-uzado - por la lingva branĉo...
Estas agrable vidi inter risko-ludantoj plurajn miajn konatojn.
Mi volonte respondos pliajn demandojn al mi.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-03 16:34:08

Estimata s-ro Valentin, koran saluton!
Jen senriska demandeto al vi: kiel vi ĝuis edukado.net antaŭ ol vi komencis ĉiutage ludi RISKON? Alivorte: en kiuj okazoj vi vizitis la paĝaron antaŭ la apero de RISKO?
Povas esti, ke antaŭ ĝia apero multaj ludantoj, kiuj jam de tre longe ĉiutage venas por ludi ne vizitadis edukado.net tiel regule ofte, kiel nun. Dankon! :)

vmel
afiŝita je 2015-03-16 14:32:19

leandro_abrahao skribis:
Estimata s-ro Valentin, koran saluton!
Jen senriska demandeto al vi: kiel vi ĝuis edukado.net antaŭ ol vi komencis ĉiutage ludi RISKON? Alivorte: en kiuj okazoj vi vizitis la paĝaron antaŭ la apero de RISKO?
Povas esti, ke antaŭ ĝia apero multaj ludantoj, kiuj jam de tre longe ĉiutage venas por ludi ne vizitadis edukado.net tiel regule ofte, kiel nun. Dankon! :)
Dankon pro la demando.
Pli frue mi vizitadis ĉefe la bibliotekon de Edukado. Mi serĉis informojn pri diversaj legaĵoj en E-o - ĉar plejparto de mia E-agado estas ja literaturo. Utilajn informojn mi plukas ankaŭ el "Panteono".
Krome, mi instruas en la retejo lernu.net.
Lastatempe mi regule vizitas ankaŭ la sekcion "filmejo". Komence mi faris tion por testi, ĉu mi povas bonorde spekti videojn el edukado.net (tio ja iam necesas por la Risko-ludo), sed iom post iom min allogis la filmoj mem...

Jes, Risko-ludo estas bona kaŭzo por regule viziti ankaŭ aliajn partojn de la retejo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.