Forumo

TemojMovadoMapo de Esperanto en Brazilo

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-05-20 14:53:45

Estimata Paulo, tre interesa mapo! :)
La 8an de decembro 2013 edukado.net publikigis ALVOKON de UEA kaj ILEI pri registrado de kursoj. Laŭ la teksto, edukado.net ludas rolon de oficiala registrejo por ĉiaj kursoj. Estus tre grave aldoni (se eblos) ie sur la retpaĝon kreitan de vi kaj la alvokotekston kaj ligon al la KURSEJO en edukado.net :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-05-21 16:29:23

PauloCesarPires skribis:
Kara Leandro, jen estas klarigoj pri la mapo:
- ĝi ne estas retpaĝo, sed tiu Google-aplikaĵo
- pri kursoj, tie mi enlistigas koncernajn ligilojn aperintajn en la reto
- ĝi celas propagandi Esperanton en Brazilo
- ties enhavo estas portugallingve
Do, oni devas aliloke trovi manieron efikan por instigi aperigado de informoj el Brazilo en la "Kursejo".
Kara Paulo, dankon!
Mia propono estis malpreciza...
Per "retpaĝo kreita de vi" mi celis ne la mapon mem, sed vian personan retpaĝon, kiun oni trovas en via profilo de edukado.net.
Ie en ĝi estas ligo al la mapo de Esperanto en Brazilo, kaj ĝuste tie povus aperi peto, ke oni aldonu kurson ne nur sur la mapon, sed ankaŭ laŭeble al edukado.net. Ĉio povas esti skribita portugallingve, ne nepre en Esperanto.
Mi vidas, ke sur la mapon eblas aperigi alispecajn informojn.
Mia propono koncernas nur kursojn :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-05-25 18:13:56

Kara Paulo, mi vidas, ke vi aldonis ligon al la kursejo. Tre bone! ;)
Via retpaĝo estas jam tre konata en la lando, povas esti ke ankaŭ aliaj personoj, kiuj estras Esperantajn retpaĝojn en Brazilo aldonos similan ligon, ĉu? :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2021 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.