Forumo

TemojMetodikoLerneja instruado de Esperanto

40-minuta instruado de Esperanto semajne

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-06-05 13:23:35

Koran dankon por via respondo :)
Vi rajtas elekti tiom da respondoj, kiom vi volas.
(Laŭeble bv. reagi ankaŭ skribe)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-06-05 14:37:01

En nia lernejo ni havas semajne nur 40 minutojn por instrui.
En la DOSIERUJO estas ekz. raporto pri Esperanto-projekto, kiun ni realigis en la lernejo.

Mireille
afiŝita je 2015-06-05 18:12:57

Fakte mi ne komprenis, ĉu mi rajtas meti plurajn krucojn....
Eble vi devus indiki tion.
Mi metis du krucojn....

(Eksmembro) PauloCesarPires
afiŝita je 2015-06-05 18:59:17

leandro_abrahao skribis:
Koran dankon por via respondo :)
(Laŭeble bv. reagi ankaŭ skribe)
Leandro, unue difinu la deziratan tempon por lernigo de baza Eo. Poste eblos taksi ĉu 40-minut-semajna studado sufiĉos. Ĉu temas pri tri monatoj?

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-06-05 22:02:55

Estimataj s-ino Mirejo kaj amiko Paulo, dankon pro via reago!
Mi redaktis mian antaŭan mesaĝon tiel, ke la tuta afero estu tre klara.
Mi aldonis ankaŭ la informon, ke oni rajtas elekti tiom da respondoj, kiom oni volas :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-06-06 03:38:07

Inter la korespondpetoj mi trovis peton, laŭ kiu la anoncinto asertas, ke li pli "malkovrigas Esperanton" al la gelernantoj, ol instruas ĝin. Mi emas samopinii kun li... Per la semajna 40-minuta kontakto ni vekas ĉe ili guston por Esperanto, por lingvoj kaj aliaj popoloj. La projekto "Stelo", pri kiu mi skribis antaŭe, okupis la gelernantojn en la lernejo kaj ekster ĝi, ili havis kontakton kun la lingvo kaj kun la lingva kulturo, kvankam en malgranda kvanto. Ankaŭ kun la angla lingvo ili havas nur 40-minutan semajnan kontakton.

Patrick75
afiŝita je 2015-06-07 19:52:00

Multe dependas de la celoj de tiu instruado kaj de la publiko (ĉu temas pri junuloj, maljunuloj, infanoj?) sed ankaŭ de la sperto de la instruisto (kiamaniere li/ŝi instruos per kiu metodo ktp) de la tempo (ĉu estas jara kurso aŭ dujara?). Unuavide mi dirus "2"!

fejfi
afiŝita je 2015-06-09 15:46:50

Mia unua lernokurso (do kiam mi lernis Eon) dauris unu lernojaron, ni renkontighadis unufoje dum la semajno, mi pensas, ke estis dufoje 45 minutoj - sed eble ankau ne, mi ne plu rememoras tion. Sed chiam unufoje en monato estis komuna sabata renkontigho, eble duontaga, kiu kompletigis la regulajn lecionojn kaj konversaciigis nin.
La bezonata tempo dependas ankau de tio, kian amplekson oni volas instrui al la lernantaro.
Mi mem jhus de lundo instruos dum ok tagoj po tri horoj en universitato de tria agho en Jhilina - mi sukcesis envicigi instruadon de Eo en la t.n. Someran Lernejon. Poste mi mem estos pli sagha :-).

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-06-10 17:00:11

Koran dankon karaj Fejfi kaj Patrick!
10 el la voĉdonintoj konsentas pri tio, ke necesas havi aldonan kontakton kun la lingvo eksterlerneje. Ankaŭ mi voĉdonis por tio!
Estas tre bone konstati, ke estas donitaj plimulte da voĉoj ankaŭ por aliaj enketopunktoj, por kiuj ankaŭ mi voĉdonis, ekzemple pri tio, ke dum 40 minutoj semajne instruisto malkovrigas la lingvon al la gelernantoj, kaj pri tio, ke la demando validas ankaŭ por movadaj kursoj.

Mi komprenas el la skribaj reagoj, ke necesas konscii pri tio, kiun nivelo post unu lernojaro iu lernanto povos atingi. Ne ĉiam la gepatroj konscias tion, kaj ofte oni rimarkas ĉe ili la esperon vidi siajn gefilojn paroli la lernatan lingvon. Ne malofte gelernantoj mem mokas lernejan lernadon de fremda lingvo, kvazaŭ tia lernado estus nerealigebla. Bonvenon al pli da voĉdonoj kaj skribaj reagoj!

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-06-24 15:59:55

20 tagoj jam pasis, kaj 15 voĉoj doniĝis entute. Dankon!
Ankaŭ la enketopunktoj, kiuj estas iel malfavoraj por 40-minuta instruado semajne ricevis voĉojn.
Mi ne voĉdonis ekz. por tio, ke "ĉi tiu temo estas tro vasta por esti traktata en retforumoj". Tamen, ĝi ja meritus apartan atenton ekster retforumoj. Mi ne voĉdonis por tio, ke tiom da tempo sufiĉas, ĉar temas pri instruado de Esperanto. Tamen, jes, instruado de Esperanto estas iel aparta, kaj meritus apartan konsideron. Mi esperas, ke la enketo estas utila, kaj ke ankoraŭ doniĝos multaj voĉoj!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.