Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpo"Verbaj rekcioj"

Kriketo
afiŝita je 2020-07-29 13:08:58

Mi konsentas kun Blazio. Eble gramatikistoj bezonas la vorton « rekcio » sed en tiu evento la vo rto devus ekzisti ĉe vortaro.net aŭ PIV. Ŝajnas al mi, ke la vorto « alaĵo » sufiĉas kaj estas tute esperanta, ĉu ne?

philippecousson
afiŝita je 2020-07-30 19:54:38

Ĉu ne estus pli saĝe uzi la simplan formon : regado, kaj la apudajn terminojn reganto kaj regato ?

tukero
afiŝita je 2020-08-24 21:03:58

La problemo de vortaristoj estas, precipe en plejparte amatora lingva komunumo, ke la faklingvo ofte pli rapide evoluas, ol la dokumentado de la (supozeble) bezonataj neologismoj. Fakuloj aŭ tradukantoj de faklingvaj verkoj certe serĉas taŭgajn terminojn. Se la esploroj estas inovaciaj aŭ pliigas la amplekson de la fakaj scioj, la terminologia precizigo ofte eblas nur neologisme. Forumoj kiaj ĉi tiu bone servas por subteni tiajn laborojn per indikoj al jam ekzistantaj fakvortaj solvoj ekz. en fakgazetoj ktp. Grave estas, ke la neologismo sekvu la fonetikajn kaj lingvosistemajn regulojn de la lingvo. La dokumentantoj bezonas tempon, por kontroli la lingvan taŭgecon kaj kompari la fakulajn prijuĝojn de la termino. Krome ili devas studi la kontraŭproponojn de propralingvaj terminoj kaj prijuĝ(ig)i ilian precizigan trafecon.
Cetere, laŭ mi la proponoj de ambaŭ nur parte trafas la amplekson de la termino.

Salutojn de Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.