Forumo

TemojuTalk-kurso pri EsperantoInformoj pri la kurso uTalk

Katalin
afiŝita je 2015-07-29 11:33:31

Jen aparta mesaĝo por atentigi vin pri la SENPAGA elŝuteblo de Esperanto-kurso "uTalk" per kiu oni povas lerni nian lingvon elire el 128 lingvoj.
La kurso uzeblas pere de modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (tablet), se tiuj estas kapablaj uzi la programojn de AppStore.
Edukado.net helpis en la ellaborado de la Esperanto-versio kaj pro tio dum dektaga periodo, ĝis la 6a de aŭgusto ĉiu en la mondo povas senpage elŝuti la unuan parton de la programo. La kurso estas ne nur bona lernilo, sed ankaŭ tre valora reklamo kaj informilo pri Esperanto.
Bonvolu profiti de tiu eblo kaj disvastigi ĝin inter viaj konatoj kaj lernantoj.

Jen la ligo por la elŝuto: http://utalk.com/app.
Jen mallonga anonco pri ĝi: https://www.youtube.com/watch?v=k8VaYRyVBew
kaj pli longa intervjuo kun la direktoro de la entrepreno EuroTalk:

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1438169611.png

(Eksmembro) Johan_Derks
afiŝita je 2016-02-16 09:07:12

Kara Katalin,
Mi vere ne komprenis vioan novaĵon pri U-Talk. Mi vizitis la retpaĝon kaj sed ne vidis kie elshuti la app pri Esperanto, jes ja tiu pri iTunes 11. Ankau mi nombris, ke ekzistas kursoj pri 35 lingvoj kaj ke oni povas lerni tiujn lingvojn, elirante de 130 (?) lingvoj. Kaj en http://utalk.com/ mi vidas, ke oni povas lerni 47 europajn lingvojn, inter kiuj Esperanto.
Mi nun preparas reklamon en Fejsbuk por lerni Esperanton, sed ne scias, kiel en du frazoj ekspliki pri U-Talk.
(Kiel oni tradukas app en Esperanto?)

bajanisto
afiŝita je 2016-05-02 19:28:07

Johan_Derks skribis:
Kiel oni tradukas app en Esperanto?
app = apo (ap·o), aplikaĵo (aplik·aĵ·o ← aplik·i), programeto (program·et·o ← program·o).

autuno
afiŝita je 2016-05-15 09:48:10

Mi estas ege seniluziiĝis pri la "senpageco" de tiu kurso. Katalin jam anoncis en edukado.net pri la apero de tiu kurso, senpaga por membroj de AdE. Tamen, mi nur sukcesis elŝuti kontraŭ page de 10 euroj. Kaj la rezulto estas ege iluzia. Pro malfunkciado de la programo, mi ne povas antaŭen iri ekde la unuaj leco=ionoj. Mi jam avertis la prizorgantojn, sed ricevis nenuin reagon. La saman mi spertis kun la hispana versio. Ĉagrene via, Thu

Katalin
afiŝita je 2016-05-15 10:07:25

autuno skribis:
Mi estas ege seniluziiĝis pri la "senpageco" de tiu kurso. Katalin jam anoncis en edukado.net pri la apero de tiu kurso, senpaga por membroj de AdE. Tamen, mi nur sukcesis elŝuti kontraŭ page de 10 euroj. Kaj la rezulto estas ege iluzia. Pro malfunkciado de la programo, mi ne povas antaŭen iri ekde la unuaj leco=ionoj. Mi jam avertis la prizorgantojn, sed ricevis nenuin reagon. La saman mi spertis kun la hispana versio. Ĉagrene via, Thu
Kara Thu, la kurso estis senpaga nur dum UK en Lillo, por 10 tago, pasintjare. Krom tio nur malgranda enkonduka parto estas senpaga por ĉiu lingvo.
La sistemo funcias nur en telefonoj, kaj nur en iPhone.
Se vi elŝutis ĝin al tia aparato kaj ne funkcias, bv kontakti min kaj mi donas la adreson de gravulo ĉe la entrepreno, kiu helpos vin.
Mi vere bedaŭras la problemojn, kiujn vi havas. Amike, Katalin

bajanisto
afiŝita je 2016-07-15 16:53:38

Nun la kurso ekzistas ankaŭ por Android-aparatoj, bv. vidi ĉe Google Play:P.S. — Jen la hejmpaĝo de la programo:

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.